Karolo la 9-a (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karolo la 9-a de Svedio
Reĝo de Svedio Lilla riksvapnet - Riksarkivet Sverige.png
Karl IX.jpg
Regado 16041611
Antaŭulo Sigismondo la 3-a Vasa
Sekvanto Gustavo la 2-a Adolfo
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1550 (1550-10-04)
en Stokholmo
Morto 30-an de oktobro 1611 (1611-10-30) (61-jara)
en Nyköping Castle
Tombo Strängnäs Cathedral [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj sveda lingvo [#]
Familio
Dinastio Dinastio Vasa [#]
Patro Gustavo Vasa [#]
Patrino Margaret Leijonhufvud [#]
Gefratoj Princess Elizabeth of Sweden • Catherine Vasa • Princess Anna Maria of Sweden • Princess Sophia of Sweden • Princess Cecilia of Sweden • Eriko la 14-a • Magnus, Duke of Östergötland • Johano la 3-a [#]
Edzino Maria of the Palatinate-Simmern • Christina of Holstein-Gottorp [#]
Idoj Catherine of Sweden, Countess Palatine of Kleeburg • Gustavo la 2-a Adolfo • Princess Maria Elizabeth of Sweden • Charles Philip, Duke of Södermanland • Carl Gyllenhielm • Elisabeth Sabina of Sweden [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Karolo la 9-a (n. 4-an de oktobro 1550 en Stokholmo; m. 30-an de oktobro 1611 en Nyköping) estis unue regento de 1599 ĝis 1604, kaj poste reĝo de Svedio de 1604 ĝis 1611.

Karolo la 9-a estis la kvina filo de Gustavo la 1-a kaj lia dua edzino Margareta Eriksdotter Leijonhufvud.

Numerado[redakti | redakti fonton]

Karolo la 9-a kaj lia frato Eriko la 14-a alprenis la altajn reganto-numerojn surbaze de la duonfikcia historia priskribo Historia de omnibus Gothorum Sveonumque regibus (latine "Historio de ĉiuj svedaj reĝoj") verkita de Johannes Magnus, historiisto kaj lasta katolika ĉefepiskopo de Svedio. Tiu verko enhavas multajn Erikojn kaj Karolojn, plejparte elpensitajn. En vero estis nur du historie certaj reĝoj nomataj Karolo antaŭ Karolo la 9-a, do historie pli korekta nomado por li estus "Karolo la 3-a".

La pli antaŭa reĝo Karl Knutsson estas ankaŭ konata kiel "Karolo la 8-a", bazite sur la sama fikcia numerado. Pli korekta nomado por li estus "Karolo la 2-a", eĉ jam uzita dum lia tempo.