Margareta la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉerko de Margareta (1423)

Margareta la 1-a (n. 1353 en Kastelo Søborg, m. la 28-an de oktobro 1412 en Flensburg) estis regantino de Danio, Norvegio kaj Svedio, kaj fondis la Union de Kalmar inter skandinaviaj regnoj (13971527).

Margareta la 1-a ludas centran rolon en la historio de ĉiuj skandinaviaj nacioj. Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj potenculoj de la Mezepoko, kaj plue unu el la grandaj virinoj de la monda historio.

Ŝia vivocelo estis la unuigo de ĉiuj nordeŭropaj ŝtatoj sub unu regadon – ŝian. Eĉ se ŝi ne estis formale reganto de ĉiuj skandinaviaj landoj (kronitaj reĝoj estis unue ŝia neplenaĝa filo Olafo (1370-1387) kaj, post ties frua morto, ŝia same neplenaĝa pranevo Eriko de Pomerio (1382-1459), kiu post ŝia morto heredis regnegon), ŝi ja havis la efektivan regpovon: post la morto de ŝia patro Valdemaro (1320-1375) pri Danio, post la morto de ŝia edzo Håkon (m. 1380) pri Norvegio (kun nordatlantikaj posedaĵoj), kaj post sukcesa militiro pri Svedio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Margareta estis la plej juna filino de la dana reĝo Valdemaro Atterdag kaj lia edzino Helvig, filino de duko Eriko la 2-a de Ŝlesvigo.

(...kompletigenda...)


Antaŭe: Reĝino de Danio Poste: National Coat of arms of Denmark.svg
Olavo la 2-a 13871412 Eriko la 7-a
Antaŭe: Reĝino de Norvegio Poste: Norway coa.png
Olavo la 4-a 13881412 Eriko la 3-a
Antaŭe: Reĝino de Svedio Poste: Lilla riksvapnet.svg
Albreĥto de Meklenburgo 13891412 Eriko la 8-a