Landgrafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Landgrafo (nederlande landgraf, germane Landgraf, france landgrave; venas delatine comes magnus, comes patriae, comes provinciae, comes terrae, comes principalis, lantgravius) estis nobela titolo nur uzita en la Sankta Romia Imperio kaj pli poste en ĝiaj disigitaj teritorioj. La titolo rilatas al feŭda devontigo de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ĝia jurisdikcio etendiĝis al konsiderinda teritorio, kio ne estis submetita al pera povulo kiel duko, episkopo aŭ palatino. Ĝia rango kaj decid-rajto estis komparebla al tiu de duko. En la Sankta Romia Imperio ekzistis pluraj landgrafujoj (teritorioj regataj de landgrafo), interalie Hesio-Kaselo kaj Turingio. La nobela titolo "landgrafo" oficiale ekzistis en Germanio ĝis la Unua Mondmilito.

Landgraflando[redakti | redakti fonton]

Landgraflandolandgrafujo (germane Landgrafschaft) estas lando regata de landgrafo. La plej gravaj landgraflandoj en la Sankta Romia Imperio estis Landgraflando Turingio kaj Landgraflando Hesio (kiu poste disfalis al la pli malgrandaj landgrafujoj Hesio-Kassel, Hesio-Darmstadt kaj Hesio-Homburg). Ankaŭ ekzistis pluraj aliaj landgraflandoj, interalie Landgraflando Brisgovio (germane Breisgau), sed ili ne havis similan gravecon aŭ povon.