Wilhelm Walloth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Wilhelm WALLOTH (naskiĝinta en la 6-a de oktobro 1854 en Darmstadt, mortinta en la 8-a de julio 1932 en Munkeno) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj mortis tre fruaj, tiel ke Wilhelm kaj l du jarojn pli juna frato Friedrich kreskis kiel orfoj ĉe la seninfana paro Hessian. Kvankam bone protektite, Walloth ofte malsanis. En la aĝo de 17, li perdis sian karan duonpatrinon.

Frue Walloth skribis poemojn, lia idolo estis Ludwig Uhland. Unue Walloth vidis sian estontecon en pentrado, sed tiam li studis en Hajdelbergo filozofion, estetikon kaj literaturhistorion. Dum tiu tempo, liaj unuaj poemoj en 1882 jam aperis en libroformo. En la sekvaj jaroj li tute ekforis de pentrado kaj skribis siajn plej gravajn historiajn romanojn kaj nunromanojn. Per tio li sukcesis pruvi sian grandegan poezian potencon. Liaj romanoj estis trapenetritaj de naturalismo kaj gvidaj naturistoj kiel Michael Georg Conrad, Konrad Alberti kaj Karl Bleibtreu vidis en Walloth noviganton de la historiaj romanoj.

Pro tiu proksimeco al la naturalistoj, la prokurorejo ekaktivis kaj "malkovris" liajn librojn. En 1890 oni ekprocesis kontraŭ li kaj aliaj (ekz. Konrad Alberti) en Lepsiko (la t.n. Leipziger Realistenprozeß) pro laŭdire "obscenaj skribaĵoj".

Post liaj studoj Wallroth estis ree en Darmstadt, kie li estis senŝirmaj kontraŭ novaj malamikecoj. Kaŭzo nun estis lia amikeco kun la gimnazianoj Paul Nodnagel: li, sub la pseŭdonimo de G. Ludwig, en la literatura ĵurnalo Die Gesellschaft laŭdis romanojn de Walloth. La frumatura kaj talenta knabo faris memmortigon, pro kio nedirekte kulpigitis Walloth. Kelkajn jarojn poste transloĝiĝis Walloth al Munkeno, kie li restis ĝis sia morto. Tie li ekverkis dramojn, sed kun malgranda sukceso. La studo de homoerotikaj amaferoj (verkoj Eros, Ein Sonderling) kaj certa pesimismo de la verkinto evidentiĝas ankaŭ pro la fakto ke la ĉeffiguroj ofte sinmortigis. La bankroto de lia iama eldonisto Wilhelm Friedrich ankaŭ ne helpis eblan sukceson de la wallrothaĵoj.

La ĉefverkoj de Wallroth (Tiberius, Octavia) estis reeldonita en 1917 en la serio "romanoj de monda literaturo" en la eldonejo Hesse & Becker. Enspezitiaĵojn la poeto perdis dum la inflacio post la Unua mondmilito kaj li devis dependi de la helpo de bonintencaj homoj. Dum la lastaj vivojaroj li okupiĝis pri la teozofio de Rudolf Steiner.

Wilhelm Walloth skribis ĝis sia morto en 1932 neinterrompite. Tamen li preskaŭ estis forgesita kaj multaj el liaj manuskriptoj de tiu periodo estis perditaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1882 Gedichte
  • 1883 Das Schatzhaus des Königs (romano)
  • 1885 Oktavia (romano)
  • 1886 Paris, der Mime (romano)
  • 1886 Seelenräthsel (romano)
  • 1887 Aus der Praxis (romano)
  • 1888 Am Starnberger See (rakonto)
  • 1888 Der Gladiator (romano)
  • 1888 Dramen ("Gräfin Pustela", "Johann v. Schwaben", "Marino Falieri")
  • 1889 Tiberius (romano)
  • 1889 Der Dämon des Neides (romano)
  • 1890 Ovid (romano)
  • 1890 Gesammelte Gedichte
  • 1891 Neue Dramen ("Semiramis", "Das Opfer", "Alboin")
  • 1892 Ein Liebespaar (romano)
  • 1893 Es fiel ein Reif...! (romano)
  • 1894 Narren der Liebe (noveloj)
  • 1897 Im Banne der Hypnose (romano)
  • 1901 Ein Sonderling (romano)
  • 1906 Eros (romano)
  • 1909 Im Schatten des Todes (romano)
  • 1909 Der neue Heiland (romano)
  • 1911 Walloth Museum (poemoj, 2 vol.)
  • 1924 Die Krone der Königin Zenobia (rakonto vojaĝa)
  • 1927 Sokrates (dramo)
  • 1928 Eine seltsame Leidenschaft
  • 1929 Sappho und Lydia (dramo en 4 aktoj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1889 Conrad Alberti: Der moderne Realismus in der deutschen Literatur und die Grenze seiner Berechtigung
  • 1891 Hermann Bahr: Die Überwindung des Naturalismus (Die Alten und die Jungen), Aufsätze
  • 1891 Arno Holz: Die Kunst, ihr Wesen und ihre Gesetze
  • 1897 Carl Gustav Vollmöller: Die Sturm- und Drangperiode und der moderne deutsche Realismus
  • 1899 Ella Mensch: Wilhelm Walloth, in "Das literarische Echo", Nr. 24
  • Wilh. Walloth - biografio ĉe Brockhaus/1911
  • 1953 Erhard Wendelberger: Das epische Werk Wilhelm Walloths. Ein Beitrag zur Geschichte des Frühnaturalismus

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]