Eŭropa Spac-Operacia Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ĉefa konstruaĵo

La Eŭropa Spac-Operacia Centro (ESOC) aŭ alternative Eŭropa Kosmo-Operacia Centro - angle European Space Operations Centre, france Centre européen d'opérations spatiales, germane Europäisches Raumflugkontrollzentrum - estas la precipa el pluraj operaciaj centroj de la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA, angle European Space Agency, ESA, france Agence spatiale européenne, ASE, germane Europäische Weltraumorganisation, mallongigata angle). Ĝi situas en Darmstadt (federacia lando Hesio de Germanio), nome en ties "eŭropa kvartalo" de la centra okcidenta urbodistrikto Waldkolonie, kaj inaŭguriĝis la 8-an de septembro 1967.

la centra kontrolejo de ESOC

Ĝi estas la kontrola centro por plej multaj kosmoesploraj misioj de la agentejo. Iom pli ol 800 kunlaborantoj prizorgas pli-malpli 12 projektojn samtempe. Dum la projekta planado la fakulaj teamoj rekomendas pri taŭgaj transportaj raketoj, flugaj kaj orbitaj vojoj de la kosmaj projektoj kaj surteraj komunikejoj. La centro krome inkluzivas la teamon de la agenteja progremo pri spac-situacia kontrolado (angla projektonomo Space Situational Awareness).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]