RB Leipzig
Aspekto
| RB Leipzig | |||
|---|---|---|---|
| futbala klubo | |||
| Kluba nomo | RasenBallsport Leipzig e. V. | ||
| Fondita | la 19-an de majo 2009 | ||
| Stadiono | Red Bull Arena en Lepsiko | ||
| Kapacito | 42 959 | ||
| Prezidanto | Oliver Mintzlaff | ||
| Trejnisto | Julian Nagelsmann | ||
| Ligo | unua germania ligo de futbalo - Bundesliga | ||
| 2021/22 | 4-a pozicio | ||
| Oficiala retejo | rbleipzig.com | ||
|
| |||
La RB Leipzig (prononco [ER be: LAJPcik], oficiala nomo RasenBallsport Leipzig e. V.) estas sporta klubo el la germania urbo Leipzig (Lepsiko). Ĝia unua vira teamo en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga dum la sezono 2017/18 akiris la 6-an pozicion (do konsideratas la 6-a plej bona futbalteamo de Germanio). La klubo kompare al aliaj gvidaj germaniaj futbalkluboj estas tre juna: ĝi estiĝis nur en 2009 kaj plugvidis la tradiciojn de la lokaj futbalkluboj SSV Markranstädt prononco ([ESesfaŭ markRANŝtet]) kaj ESV Delitzsch (prononco [E:esfaŭ DE:liĉ]).
Sponsoro ĉefa estis Dietrich Mateschitz.
