Zoo de Lepsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enireja zono

La Zoo de Lepsiko (germane Zoo Leipzig) estas unu el la plej belaj zooj de Germanio. Ĝi troviĝas ĉe Pfaffendorfer Straße, en Lepsiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis ĝin en 1878 la gastejestro Ernst Pinkert kun la helpo de la hamburga bestokomercisto Carl Hagenbeck. Okazis iam ne nur elmontroj de bestoj sed ankaŭ de "sovaĝaj" popoloj. Post la Unua mondmilito eksposedantis la urbo kiu daŭre pligrandigis la bestoĝardenon. Hodiaŭ ĝi estas municipa institucio 26 hektarojn granda.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1998 ekzistas ĝenerala koncepto nome Zoo der Zukunft / Zoo de estonteco, laŭ kiu oni evoluigis la zoon al naturtravivaĵparko kun ses temaroj: Afriko, Azio, Suda Ameriko, Ĝardeno de la fondintoj, Pondolando, Gondvana lando. La laste menciita estas en 2011 inaŭgurita grandega tropika halo, la plej granda de tuta Eŭropo, kie admireblas 300 ekzotikaj bestoj kaj 17.000 tropikaj kreskaĵoj el la praarbaro.

La zoologia ĝardeno havas ĉirkaŭ 850 bestospecojn, do unu el la plej specoriĉaj de Eŭropo. La animaloj vivas en natursimilaj medioj sub kondiĉoj kiuj rigore kongruas kun la reguloj de la bestoprotektado. Krom la bestoj allogadas aliaj (gastronomiaj) eventoj. En 2003 estis farita surloke la unua dokumenta filmo amuziga kun la titolo Elefant, Tiger & Co. Ekde tiam multaj similaj ankaŭ el aliaj germanaj zooj estis faritaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 23-24

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la zoo en la angla lingvo