Klinika signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La iktero estas klinika signo.

Klinikaj signoj estas en medicino la indicoj devenaj de la ekzameno aŭ psikofizika esplorado de la paciento. La klinikaj signoj estas elementoj sensivaj (rilataj kun la sensoj); ili estas rikoltitaj de la biologio de la paciento el la observado, la flarado, la palpado, la perkutado kaj la aŭskultumado, krom el la aplikado de specifaj manovroj. Ĉiu signo estas plena je signifo, ĉar ĝi havas partikularan interpretadon laŭ sia semiologia kunteksto.

Klinikaj signoj estu diferencataj de simptomoj, kiuj estas la subjektiva referenco kiu estas havigata de la malsanulo pri la propra percepto de la manifestaĵoj de la malsano kiun tiu suferas. Male la klinikaj signoj estas objektivaj rimarkoj fare de la kuracisto.

Kelkaj klinikaj signoj[redakti | redakti fonton]

  • Ascito (likvo en ventro)
  • Edemo (akumulado de likvo en la ekstraĉela spaco)
  • Febro (korpa temperaturo pli alta ol 37 ºC)
  • Iktero (flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo)
  • Kaĥeksio (ekstrema nutromanko)
  • Singulto (ripeta kaj nevolata kontrahiĝo de diafragmo)
  • Tuso (spasma kaj ofte ripeta kontrahiĝo de la toraka kavo]


Notoj[redakti | redakti fonton]