Golf-Milita sindromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Golf-Milita sindromo estas grupo de suferoj kiuj montriĝis en nombraj eks-batalantoj de la Golfa Milito.

Tiu malsano karakteriziĝas per nespecifaj kaj varieblaj simptomoj kiel laceco, muskolaj kaj artiklaj doloroj, migreno, memorperdo kaj posttraŭmata streĉa perturbo. Ties kaŭzo estas nekonata kaj la malordo mem ne estas mortiga,[1]​ sed ĝi povas esti asocia kun la angoro kaj la troa malkapablo, impreso esti mortiginta, perfortinta maljuste, kvankam oni kredigis, ke temas pri justa militosankta milito, kaj ĝenerale estas konsiderata kiel mensa malsano.

Oni indikis foje kiel ebla kaŭzo aŭ malbonigilo la eksponon al kemiaj kombinaĵoj, ĉu intenca ĉu nedezirita; kaj ankaŭ foje oni rekomendis kognajn kondutoterapiojn, sed neniu el ambaŭ indikoj estis klare konfirmitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Gulf War Syndrome Is Real, But Causes Unclear: Report». Arkivigite je 2017-10-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 17an de julio 2012.