George Newnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Newnes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1851 (1851-03-13)
en Matlock Bath
Morto 9-an de junio 1910 (1910-06-09) (59-jaraĝa)
en Lynton
Mortokialo diabeto
Tombo Lynton Old Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater City of London School
Familio
Patro Thomas Mold Newnes
Edz(in)o Priscilla Jenny Newnes
Okupo
Okupo redaktisto • politikisto
vdr

George NEWNES (n. la 13-an de marto 1851 - m. la 9-an de junio 1910) estis brita entreprenisto kaj magazineldonisto. Li ĉefe famiĝis kiel eldonisto de la magazino Strand Magazine ekde 1891, en kiu Arthur Conan Doyle publikigis la aventurojn de Sherlock Holmes. Li ankaŭ eldonis aliajn gazetojn kiel The Westminster Gazette (1873), Tit-Bits (1881), The Wide World Magazine (1888) kaj Country Life (1897).

Li estis membro de la brita parlamento kaj financis la antarktan ekspedicion Southern Cross de Carsten Borchgrevink.