Ian Carter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ian CARTER (naskiĝis la 9-an de septembro 1950(nun 1950-09-09) en Chesterfield (Ĉesterfildo), en la graflando Derbyshire (Darbiŝiro)) estas angla esperantisto, instruisto, muzikisto kaj dancvokisto (angle: Barn dance caller [1]). Li edziĝis tri fojojn kaj havas 6 gefilojn, 12 nepojn, kaj eĉ 3 pranepojn.

Dum lia junaĝo, li neatendite trovis libron ("Teach Yourself Esperanto") en la urba biblioteko en 1966, kaj frapis lian okulon la numersistemo. "Ĉu eble tiel malkomplika?" Kompreneble jes, do li tuj eklernis la lingvon. Post nur tri monatoj li sukcesis korespondi kun fremduloj en Hungario, Ĉinio, Japanio, kaj Francio. En 1968 - do post nur du jaroj - li atingis diploman nivelon, kaj gajnis la Diplomon de la (tiama) Brita Esperanto-Asocio (DBEA).

Lia unua Brita Kongreso okazis en Manchester (Manĉestro) en 1968, kaj lia unua Universala Kongreso estis en Beogrado (en la tiama Jugoslavio) en 1973. La tujpostan jaron li fariĝis instruisto en mezlernejo en Derby.

Ĉirkaŭ tiu periodo, li donis al si la esperantan nomon "JANO". En 1975, li deĵoris kiel prezidanto de JEB (Junularo Esperantista Brita) kaj redaktis ties ĵurnalon "Kial Ne?". Unu el la plej allogaj enhavaĵoj estis la aventuroj de SuperZam. Li aparte internacie konatiĝis pro invento de tiu bildstria personaĵo.

Eldoniĝis la lasta (100-paĝa, festa) numero de tiu revuo en 1978, kaj ĝi nun troveblas interrete [2]. En 1978 li ankaŭ estis prezidanto de Junularo Esperantista Brita.

En tiu sama jaro, Jano gvidis grupon da junaj esperantistoj al kunveno en Epe, Nederlando. Dum tiu aranĝo, li kantis kun gitaro plurajn anglajn popolkantojn, iujn el kiuj li mem tradukis. Unu el tiuj kantoj, kiun Jano fakte ne tradukis, sed petis la mondfaman skotan poeton William Auld traduki por li, estas longa balado, "Eta Mazgrev", trovebla ĉe JuTubo [3].

Inter septembro 1991 kaj decembro 2006, li instruis eksterlande: unue en Sauda Arabio (1991-1994), poste en Tajlando (1995-1996) kaj fine en Birmo (1996-2006). Reveninte al sia hejmurbo, Jano retrovis Esperanton, kaj baldaŭ tre okupiĝis pri e-aj aferoj. Ĉe la Brita Kongreso en Brighton (Brajtono) en 2015, lin oni elektis por fariĝi kuratoro de EAB (Esperanto-Asocio de Britio), kaj dum la kongreso en Liverpool (Liverpolo) en 2016 li iĝis prezidanto de EAB.

Li ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Lille (Lillo), Norda Francio, en 2015.

Por helpi disvastigi informaĵon pri Esperanto, Jano produktis kelkajn filmetojn, kaj esperantlingve subtekstigis kelkajn kanzonojn, serĉeblajn rete [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]