Grafikaj artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surstrata arto

Grafikaj artoj aludas al la prilaborado de ĉiu tipo de videblaj elementoj celantaj belon kaj estetikon kaj fundamente al la teknikoj de gravurado kaj desegno, kvankam tre ofte oni limigas la signifon de la termino al la teknikaro rilata al la presado.

Temas pri arta procezo de kreado de desegno uzante medion kaj transferon de bildo al fono (kiel ekzemple papero), kreante tiel artan esprimon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grafikaj artoj estas termino kiu aperas post la invento de la presilo farita de Johannes Gutenberg ĉirkaŭ 1450, kiel metodo kunigi ĉiujn metiojn rilatajn kun presado tipografia, kiel la alĝustigo de tipoj, la presarto, la bindado, la finado, kaj ĉiujn variantojn aŭ aldonajn procezojn faritajn al la presota materialo.

Johannes Gutenberg

Poste aperos la litografio, sistemo de presado disvolvigita de Aloys Senefelder kiu sciinte, ke akvo kaj oleo disiĝas nature, uzis kalkoŝtonon kaj stangon el vakso por realigi presadon, kaj per tio li revoluciis la grafikajn artojn; post iom da tempo la ŝtono estis anstataŭata de lado el aluminio aŭ de zinko.

Pro urĝa bezono krei pli bonkvalitajn presĵojn aperas la fotomekaniko. Tiu nova parto de la procezo de presado uzis grandajn maŝinojn, kaj specialajn kameraojn por dividi la koloron de la bildoj en CMYKcejana, magenta, flava kaj nigra pro siaj sigloj en angla (cyan, magenta, yellow, key); la termino Key kio signifas ŝlosilon aludas al la superpresado de nigra por plibonigi la kvaliton de la presaĵo.

Poste oni evoluas al la presarto per offset (for de loko), kio plibonigas signife la kvaliton de la presaĵo pro uzi neraktan sistemon, de tri inkruloj.

Poste oni kliŝis aliajn presmetodojn kiel serigrafio, fleksografio, kavogravuro, inter multaj aliaj.

Aktuale oni inkludas la digitalan presarton, kaj danke al teknologia antaŭeniro kaj al la novaj teknologioj la procezoj necesaj por realigi presadon reduktiĝis; nuntempe per aludo al arto en grafikaj artoj oni aludas preskaŭ nur al grafika desegno, ĉar la resto jam ne estas arto, sed pli bone dirite tekniko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]