Pierre Christin
Pierre Christin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pierre Christin | |||||
Naskiĝo | 27-an de julio 1938 en Saint-Mandé | ||||
Morto | 3-an de oktobro 2024 (86-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Olivier Christin (en) , Angèle Christin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Linus vd | ||||
Okupo | bildliteratura verkisto franclingva filologo universitata instruisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Franclingva literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Valérian kaj Laureline vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pierre CHRISTIN [Pjer kristen] (naskiĝis la 27-an de julio 1938 en Saint-Mandé, mortis la 3-an de oktobro 2024 en Parizo) estis franca bildliteraturisto kaj verkisto.
Lia ĉefa verko estas la scenaro de la bildstria serio de sciencfikcio: Valeriano kaj Laŭrelina.
Li studis en la pariza universitato Sorbono. Poste li iris al Usono en la 1960-aj jaroj kaj instruis pri franca literaturto en Salt Lake City. Tie, li retrovis sian amikon Jean-Claude Mézières[1]. Reveninte en Francion, ili kune verkos la unuan epizodon de Valeriano, Spactempa agento, en 1967 kiun eldonos la gazeto Pilote. Li ankaŭ kunlaboris kun Jacques Tardi, François Boucq, Enki Bilal kaj Annie Goetzinger.
Li verkis plurajn romanojn de sciencfikcio.
Li ankaŭ estis instruisto en Sorbono kaj en Institut de journalisme Bordeaux-Aquitaine (Instituto pri ĵurnalismo de Bordeaux-Akvitanio).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Kun Jean-Claude Mézières
[redakti | redakti fonton]- Serio Valeriano, Spactempa agento (renomita : Valeriano kaj Laŭrelina) kun koloroj de Evelyne Tran-Lê.
Kun Enki Bilal
[redakti | redakti fonton]- La Croisière des oubliés. 1975 (la krozo de la forgesitoj)
- Le Vaisseau de pierre. 1975 (La ŝipo de stono)
- La Ville qui n'existait pas. 1977 (La neekzistanta urbo)
- Les Phalanges de l'Ordre Noir. 1979 (la falangoj de l'nigra ordo)
- Partie de chasse. 1983 (Ĉasado)
- Fins de siècle. 2006 (Jarcentaj finoj)
Kun Enki Bilal, li verkis la scenaron de la filmo - "Bunker Palace Hôtel" en 1986
Kun Jacques Tardi
[redakti | redakti fonton]- Rumeurs sur le Rouergue. 1978 (Onidiroj en Ruergue)
Kun Annie Goetzinger
[redakti | redakti fonton]- La Demoiselle de la Légion d'honneur. 1980 (La sinjorino de la Honora Legio)
- La Diva et le Kriegspiel. 1981 (La kantistino kaj la militludo)
- La Voyageuse de la petite ceinture. 1980 (La voyaĝantino de la Petite Ceinture)
- Charlotte et Nancy. 1987
- La Sultane blanche. 1996 (La blanka Sultanino)
- Paquebot. 1999. (Pasaĝera ŝipo)
- Agence Hardy – Tome 1 : Le Parfum disparu. 2001 (Agentejo Hardy - 1a parto : La malaperiĝinta parfumo)
- Agence Hardy – Tome 2 : La Trace Pâle. 2002 (Agentejo Hardy - 2a parto : La pala spuro)
- Agence Hardy – Tome 3 : Le Poison Rouge. 2004 (Agentejo Hardy - 3a parto : La ruĝa veneno)
- Agence Hardy – Tome 4 : Banlieue blanche, banlieue rouge. 2005 (Agentejo Hardy - 4a parto : Blanka ĉirkaŭurbo, ruĝa ĉirkaŭurbo)
- Agence Hardy – Tome 5 : Berlin, zone française. 2007 (Agentejo Hardy - 5a parto : Berlino : franca zono)
Kun kolektivo
[redakti | redakti fonton]- Serio desegnata de teamo da desegnantoj inter kiuj: Hugues Labiano, Moebius , Philippe Chapelle, Enki Bilal, Philippe Aymond, Philippe Druillet, Annie Goetzinger.
Romanoj
[redakti | redakti fonton]Sciencfikcio
[redakti | redakti fonton]- Les Prédateurs enjolivés. 1976 (La dekoraciataj predantoj)
- Le futur est en marche arrière. 1979 (La estonteco iras reen)
- Lininil a disparu 2009 (Lilinil malaperis) Sekvo de la aventuroj de Valeriano kaj Laŭrelina sub formo de romano.
Aliaj
[redakti | redakti fonton]- Zac 1981
- Rendez-vous en ville. 1994 (Rendevuo en urbo)
- L’Or du zinc. 1998 (La oro de la drinkejo)
- Petits Crimes contre les humanités. 2006 (Krimetoj kontraŭ la studo pri antikvaj kulturoj)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anekdote: ili renkontis unu la alian unuafoje en kelo, dum aviadila atako de la dua mondmilito.