Gérard Lauzier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gérard Lauzier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1932 (1932-11-30)
en Marsejlo
Morto 6-an de decembro 2008 (2008-12-06) (76-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoroverkistobildliteraturisto • filmaktoro
Verkoj Q62593785
vdr

Gérard LAUZIER (30a de Novembro 1932 – 6a de Decembro 2008) estis franca bildliteraturisto kaj kinreĝisoro, plej bone konata kiel unu el la ĉefaj aŭtoroj de la fako orientita al plenkreskuloj ene de la Franc-Belga bildliteraturo de la 1970-aj kaj de la 1980-aj jaroj.

Li elmigris al Brazilo, kie li kontribuis per bildostrioj al la gazeto Jornal do Bahia ĝis li lasis la landon en la epoko de la militista puĉo de 1964. Li revenis al Francio, kie li laboris por nombraj gazetoj, ĉefe por la milda erota Lui kie li faris la serion Les sextraordinaires aventures de Zizi et Peter Panpan. Liaj ĉefaj bildostrioj aperis en la gazeto de Franc-Belga bildliteraturo, nome Pilote, kie li laboris inter 1974 kaj 1985 (tiam, la gazeto Pilote translokiĝis al direkto plie por plenkreskuloj). Lia ĉefa serio de tiu periodo estas Lili Fatale kaj Tranches de vie.[1] Lia ĉefa ikona rolulo estas Michel Choupon, troseksema kaj filozofiema 18-jarulo, kiu startis en la komikso Souvenirs d'un Jeune Homme kaj en la filmo P'tit Con.[2]

En postaj jaroj, li iĝis kinreĝisoro, foje por filmoj bazitaj sur siaj komiksoj aŭ novaj historioj. Lia plej fama filmo estis Mon père ce héros de 1991 kun Gérard Depardieu, refarita en anglalingvo kiel My Father the Hero. Aliaj titoloj estas Le fils du Français kun Josiane Balasko kaj Fanny Ardant, kaj Je vais craquer kun Christian Clavier.[3] En 1996 li reĝisoris Le Plus Beau Métier du monde kiu iris al la 20a Moskva Internacia Kinofestivalo.[4] Li kontribuis ankaŭ per dialogoj de aliaj filmoj, inklude tiun de 1999 Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro.[5]

He died on 6 December 2008 in Paris, aged 76.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1973: Un certain malaise, Dargaud
  • 1974: Lili Fatale, Dargaud
  • 1975: Tranches de vie, 5 volumoj publikigitaj en 1975, 76, 77, 78 kaj 86, Dargaud
  • 1977: Les aventures d'Al Crane (desegnita de Alexis), Dargaud
  • 1977: Chroniques de l'île grande, Dargaud
  • 1978: Le retour d'Al Crane (desegnita de Alexis), Dargaud
  • 1978: La course du rat, Dargaud
  • 1979: Les Sextraordinaires Aventures de Zizi et Peter Panpan, Glénat
  • 1980: La tête dans le sac, Dargaud
  • 1980: Les sexties, Glénat
  • 1981: Les Cadres, Dargaud
  • 1983: Souvenirs d'un jeune homme, Dargaud
  • 1992: Portrait de l'artiste, Dargaud
  • 1999: Le fils du Français

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Labé, Yves-Marie (9a de Decembro 2008). "Gérard Lauzier, dessinateur" (france). France: Le Monde. [1] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  2. Maslin, Janet (19a de Aprilo 1985). "Screen: 'Petit con,' by Lauzier". The New York Times. [2] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  3. 3,0 3,1 Labé, Yves-Marie (9a de Decembro 2008). "Gérard Lauzier, dessinateur" (en franca). France: Le Monde. [3] Alirita la 28an de Januaro 2018.
  4. 20th Moscow International Film Festival (1997). MIFF. Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2013-03-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-22. Alirita 2018-01-28.
  5. "BD et cinéma en deuil de Gérard Lauzier", Tribune de Genève, 7a de Decembro 2008. Kontrolita 9a de Decembro 2008. (france) Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-27. Alirita 2018-01-28.