Gotlib

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotlib
Persona informo
Naskonomo Marcel Gotlieb
Aliaj nomoj Gotlib
Naskiĝo 14-an de julio 1934 (1934-07-14)
en 14-a arondismento de Parizo, Seine,  Francio
Morto 4-an de decembro 2016 (2016-12-04) (82-jaraĝa)
en Le Vésinet, Yvelines,  Francio
Tombo Le Vésinet
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Gotlib
Okupo
Okupo bildliteraturistoscenaristo • karikaturisto • desegnisto
vdr

Marcel GOTTLIEB (14a de Julio 1934 – 4a de Decembro 2016), konata profesie kiel Gotlib, estis franca bildliteraturisto, artisto/verkisto kaj publikigisto. Pere de sia propra verkaro kaj de la gazetoj kiun li kunfondis, nome L'Écho des savanes kaj Fluide Glacial, li estis ŝlosila figuro en la ŝanĝo en la Franc-Belga bildliteraturo el siaj radikoj en la porinfana distrado al tono kaj legantaro por plenkreskuloj. Liaj serioj estis Rubrique-à-Brac, Gai-Luron, kaj Superdupont.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Marcel Gottlieb naskiĝis la 14an de Julio 1934 en Parizo al gepatroj de juda deveno el Rumanio kaj Hungario. Lia patro, Ervin, estis hejmfarbisto kaj lia patrino, Regine, kudristino.[1] En 1942 lia patro estis deportita kaj mortiĝis en Buchenwald post la dom-gardisto de la loĝejaro devigita helpis la policanojn trovi lin, sceno kiu forte impresis la junan Marcelon. Lia patrino sendis lin kaŝe por la cetero de la milito al farmo, kie li denove suferis.

Vaillant kaj Pilote[redakti | redakti fonton]

Liaj unuaj bildostrioj estis akceptitaj de Vaillant, nome gazeto porinfana poste renomita Pif-Gadget. Lia unua longdaŭra serio ĉe Vaillant startis kiel Nanar, Jujube kaj Piette, kiu poste estis renomigita Nanar kaj Jujube poste Gai-Luron laŭ la ĉefa rolulo kiu estis tiam en la centra loko. Gai-Luron estas hundo tre influita de la hundo de Tex Avery nome Droopy, kiu preskaŭ neniam ridas aŭ montras emociojn kaj estas nekorektebla dormema.

En 1965 Gotlib sendis striojn al la gazeto Pilote kaj estis bone ricevita de ties influa kaj kunfondinto kaj eldonisto, René Goscinny aŭtoro de la fama Asteriks. Kune ili kreis Les Dingodossiers, serio de mokaj konsideroj pri hazardaj temoj kiujn Goscinny verkis kaj Gotlib desegnis. En 1967, Goscinny, kiu laboris ĉe multaj strioj samtempe dum eldonadis la gazeton, petis Gotlib plusekvi la serion li sola. Gotlib anstataŭe lanĉis novan serion, Rubrique-à-Brac, kiu estis simila al Dingodossiers laŭ formato sed iompostiome akiris nuancon pli por plenkreskuloj kaj malpli formalan. Restintaj paĝoj el ambaŭ serioj estis poste publikigitaj en albuma formo kiel Trucs-en-vrac.

Rubrique-à-Brac estis sukcesa por la legantoj de Pilote' kaj famigis Gotlib. En 1971, Gotlib lasis sian serion Gai-Luron al sia kunlaboranto Henri Dufranne. Li partoprenie en radioprogramo kun Goscinny, Fred kaj Gébé, kaj kunlaboris kun la kinreĝisoro Patrice Leconte, kiu faris dokumentan filmon pri li en 1974. Gotlib kreis alian rolulon, nome Hamster Jovial, por la primuzika ĉiumonata publikaĵo Rock & Folk. Hamster Jovial (“Genia Hamstero”) estas eksmoda skoltestro malespera ĝisdatiĝi al pop kulturo kaj kortuŝi siajn subulojn, du hundidojn kaj gvidistinon de junulinoj.

L'Echo des savanes kaj Fluide Glacial[redakti | redakti fonton]

In 1972, Gotlib lanĉis la bildliteraturan gazeton l'Echo des savanes kun Claire Bretecher kaj Nikita Mandryka. La originala celo estis publikigi historiojn netaŭgajn por la gazeto Pilote — kiu celis lernejanajn legantojn-, sed anstataŭ iĝi nur kromaĵo, l'Echo des savanes iĝis granda komerca sukceso.

Tamen, la kompleta manko de financa trejnado de la triopo okazigis ke la gazeto ruiniĝis kaj ili estis devigitaj vendi ĝin al publikiga entrepreno. La kontribuoj de Gotlib al la gazeto estis publikigitaj en albuma formo kiel Rhââ Lovely (nomigita laŭ frazo de perfortisto en la filmo de Alfred Hitchcock nome Frenzy) kaj kiel Rha-Gnagna. Tiuj historioj temas ĉefe pri gravaj tabuoj kaj montras multe seksecon kaj aliaj korpaj funkcioj. Gotlib, Mandryka kaj Brétécher ĉesis labori por l'Echo des Savanes post vendi ĝin.

Gotlib vidis tie fortan merkaton por bildostrioj por plenkreskuloj kaj decidis starti novan publikaĵon kaj administri ĝin pli profesiece. Por fari tion, li dungis amikon el la infanaĝo, Jacques Diament, kiel administristo kaj alian veteranon el Pilote, nome Alexis por helpi ĉe la kreiva direktorado, kaj fondis Fluide Glacial kaj la patran publikigan kompanion 'Audie', komike misliterumita akronimo de “Amusement, Umour, Derision, Ilarité Et toutes ces sortes de choses” (“Distro, [h]Umuro, Mokrido, Ridego, Kaj ĉiaj specoj de aĵoj”). Fluide Glacial lanĉis la karieron de nombraj nekonataj aŭ malmulte konataj kartunistoj, plej el kiuj estis influitaj de Gotlib unuarange: Édika, Daniel Goossens kaj Dupuy & Berberian. Belga veterano André Franquin kontribuis per la bildostrio Idées Noires. Alexis mortis en 1977, lasante Gotlib kaj Diament al la zorgo.

Gotlib kreis du rolulojn en Fluide Glacial: Superdupont kun Jacques Lob kaj Pervers Pépère. Superdupont estas franca, tre patriota reago al la usona koncepto de la superherooj, kiu vestas ĉemizeton kaj bereton kaj luktas kontraŭ sekreta organizo nome Kontraŭ-Francio. Ĉefe Gotlib verkis aŭ kunverkis la historiojn de Superdupont, sed desegnis nur kelkajn el ili. La strio estis sufiĉe sukcesa por aperi en spektaklo de Jérôme Savary. Pervers Pépère estas stereotipa malpura maljunulo kiu aperis en unu-paĝaj historioj. En la 1980-aj jaroj, li fokuziĝis al la estrado de Fluide Glacial — kie li ankaŭ verkis kolumnon — kaj laŭgrade li retiriĝis el produktado de bildostrioj. Tamen, li revivigis Gai-Luron en 1986 kiam ĝi estis republikigita de Audie kaj bezonis helpadon; li desegnis ankoraŭ novajn historiojn por fina albumo, La Bataille Navale.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Dingodossiers kun Goscinny (Dargaud, 3 volumoj, 1967, 1972, 1975)
  • Rubrique-à-Brac (Dargaud, 5 volumoj, 1970 al 1974)
  • Clopinettes kun Mandryka (Audie - Fluide Glacial, 1974)
  • Cinémastock kun Alexis (Dargaud, 3 volumoj, 1974 kaj 1976)
  • Trucs En Vrac (Dargaud, 2 volumoj, 1977 kaj 1985)
  • Gai-Luron (Audie - Fluide Glacial, 10 volumoj, 1975 al 1982)
  • Rhââ Lovely (Audie - Fluide Glacial, 3 volumoj, 1976 al 1978)
  • Superdupont kun Lob, Alexis kaj Solé (Audie - Fluide Glacial, 5 volumoj, 1977, 1980, 1983, 1995)
  • Hamster Jovial (Audie - Fluide Glacial, 1977)
  • Rhâ-Gnagna (Audie - Fluide Glacial, 2 volumoj, 1979 kaj 1980)
  • Pervers Pépère (Audie - Fluide Glacial, 1981)
  • Dans la joie jusqu'au cou kun Alexis (Audie - Fluide Glacial, 1979)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laurence Durieu. "Biography of Marcel Gotlib", VSD.fr, 15a de Julio 2008. Kontrolita 27a de Septembro 2010. (france) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2018-01-28.