Nikita Mandryka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikita Mandryka
Mandryka IMG 3273.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1940 (1940-10-20) (79-jara)
en Bizerte
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques [#]
Profesio
Profesio bildliteraturisto [#]
Honorigoj grand prix de la ville d'Angoulême [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Nikita MANDRYKA (Tunizio, 20-a de Oktobro 1940) estas franca bildliteraturisto de deveno el Rusio.[1]

Li ekdesegnis en la gazeto Vaillant, antaŭ translokiĝi al Pilote en 1967, kaj poste li kreis L'Écho des savanes kun Claire Bretécher kaj Marcel Gotlib en 1972. Li lasis tiun gazeton en 1979, kaj revenis al Pilote kiel eldona redaktoro. Liaj ĉefaj kaj plej bone konataj verkoj estas la historioj de Concombre masqué (La maskita kukumo). Li ricevis la Grandan Premion de Angulemo en 1994.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les aventures potagères du Concombre masqué (el 1975 al 2006).
  • Clopinettes (desegno), kun Gotlib (scenaro), Dargaud, 1974.
  • Mandryka, Éditions du Fromage, 1976.
  • Le retour du refoulé, Éditions du Fromage, 1977, kol. « L'Écho des Savanes ».
  • Les Minuscules, Éditions du Fromage: Entre chien et chat, 1979.
  • Lob de la Jungle (desegno), kun Jacques Lob (scenaro), Les Humanoïdes Associés, 1980.
  • Alice (scenaro), kun Riverstone (drawing), Dargaud, 1985.
  • Le type au Reuri, Albin Michel, 1987.
  • La Horde - Mandryka chez Freud, Z'éditions, 1994.
  • Les animaux sont-ils des bêtes ? (desegno), kun Fritax (scenaro), P&T Production, 1995.
  • Y'a plus de limites!, Albin Michel, 1996.
  • Les Gardiens du Maser (scenaro), kun Massimiliano Frezzato (scenaro kaj desegno), Éditions USA :
  • 4. La Tour de Fer, 2000.
  • 5. Le Bout du Monde, 2003.
  • 6. Le Village Perdu, 2005.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Nikita Mandryka : Kalkus, Nik, Karl Kruss, Caleq-usse, Calgus, Kil". Lambiek.net. [1] Alirita la 21-an de Januaro 2018.