Will Eisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Will Eisner
Will Eisner (San Diego Comic Con, 2004).jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1917 (1917-03-06)
en Broklino
Morto 3-an de januaro 2005 (2005-01-03) (87-jara)
en Fort Lauderdale
Mortis per korhalto [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater DeWitt Clinton High School • Art Students League of New York [#]
Subskribo Will Eisner
Profesio
Alia nomo Willis Rensie • Mr. Heck • W. Morgan Thomas • Erwin Willis • Ford Davies [#]
Okupo bildliteraturisto • bildliteratura verkisto • verkistoscenaristo • romanisto • pentristo • eldonisto • desegnisto • ilustristo [#]
Aktiva dum 1935–2005 [#]
Verkado
Verkoj Spirit ❦
A Contract with God [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

William Erwin "Will" EISNER [ŭil ajzner] (naskiĝis la 6-an de marto 1917, mortis la 3-an de januaro 2005) estis usona bildliteraturisto, verkisto, kaj entreprenisto. Li estis unu el la plej fruaj bildliteraturisto kiuj laboris en la usona industrio de komiksoj, kaj lia serio The Spirit (1940–1952) estis rimarkinda pro siaj eksperimentoj laŭ enhavo kaj formo. En 1978, li popularigis la terminon "graphic novel" (grafika novelo, grafika romano) pro la publikado de sia libro A Contract with God ("Kontrakto kun Dio"), kies enhavo temas pri judismo. Li estis frua kontribuanto al formalaj prikomiksaj studoj per sia libro Comics and Sequential Art (1985). La Premio Eisner ricevis sian nomon por lia honorigo, kaj ĝi estas atribuita por agnosko de atingoj ĉiujare en la kampo de la komiksa etoso; li estis unu el la tri inaŭguraj enmetitoj en la Will Eisner Comic Book Hall of Fame.

Verkoj[redakti | redakti fonton]