Tankobon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tankōbon)

Tankobon (japane: 単行本 [tankōbon], laŭvorte: sole eldonita libro), manga-ĉapitraromanga-volumo estas japana termino, deveninta de la klasika ĉina. Oni uzas ĉi tiun terminon por paroli pri kompila volumo de specifa serio (kiel mangao, leĝera romano...), kies apartaj ĉapitroj kutime aperas ĉiumonate aŭ ĉiusemajne en iu gazeto.

Ĉi tiuj antologiaj gazetoj entenas centojn da paĝoj kaj dekojn da apartaj rakontoj verkitaj de malsamaj aŭtoroj. Ili estas presitaj en por-ĵurnala papero kaj oni konsideras ilin kiel unuuzajn revuojn. Tial, tankobon estas kolekto de ĉapitroj de la sama serio, pli ol 150 paĝojn longa, represitaj en formo en libro kun rigida aŭ kartonita librokovrilo, kaj kun pli altkvalita papero. En ambaŭ eldonoj, la plejmulto de bildoj estas kaj nigraj kaj blankaj, la nuraj kolorigitaj bildoj estas tiuj de la kovriloj.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jason Yadao. The Rough Guide to Manga.
  2. https://books.google.com/books?id=VgdjrS-lYwQC

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]