Smurfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Smurfoj.
Amuzparko de Ankaro

Smurfo estas bildstria figuro, elpensita de Peyo (artistnomo de Pierre Culliford).

Kiuj ili estas[redakti | redakti fonton]

Smurfo estas malgranda, blu-kolora, portas blankan pantalonon kun trueto kaj vosteton kaj blankan frigan ĉapon. La plej rimarkebla eco de smurfoj estas ilia lingvaĵo. Ili anstataŭigas multajn vortojn per la vorto smurf, la tiel nomata smurfa lingvo.

Se homoj parolas per tiu lingvaĵo, oni nomas tion smurfi.

Ili loĝas kune, cento da, en vilaĝo, konsistanta el grandaj kavaj fungoj. Ilia estro estas la Granda Smurfo, rekonebla laŭ la ruĝa ĉapeto. Estas ankaŭ li kiu dank'al saĝeco kaj sorĉado sukcesadas savi la ne tiom saĝajn ceterajn smurfojn.

Ĉiuj smurfoj krom unu estas viraj. La nura ina smurfo nomiĝas Smurfino.

La malamiko de la Smurfoj estas la sorĉisto Gargamelo, kiu vivas en la sama arbaro kiel ili, kun sia kato Azraelo. Azraelo sonĝas ĉiam de manĝi Smurfojn, sed li neniam ankoraŭ manĝis. Gargamel estas la malamiko de la Smurfoj. Li loĝas en la sama arbaro kiel la Smurfoj. Kaj lia nura celo estas kapti la Smurfojn. Gargamelo iam kreis Smurfinon.

Smurfoj ŝategas la berojn de sarsapariljo (Aspra smilako). La planto ankaŭ reale ekzistas (smilax aspera). La ideo estas de Yvan Delporte, kiu opinias ke la nomo de la planto havas ion magian (france: Salsepareille}.

Ĉefroluloj[redakti | redakti fonton]

  1. la Granda Smurfo (la plej maljuna el la Smurfoj. Estas la ĉefo de la vilaĝo)
  2. la Smurfino (originale kreaĵo de Gargamelo)
  3. la Okulvitra Smurfo (la moralemulo de la vilaĝo. Lia favorita frazo estas: « Kiel diras ĉiam la Granda Smurfo, … »)
  4. la Forta Smurfo (la plej forta el ĉiuj)
  5. la Grumblema Smurfo (diras ĉiam « Mi ne ŝatas… »)
  6. la Brikolema Smurfo (kreas strangajn ilojn)
  7. la Frandema Smurfo (manĝas ĉiam)
  8. la Mallaborema Smurfo (dormas ĉiam)
  9. la Koketa Smurfo (volas ĉiam esti la plej bela)
  10. la Muzikista Smurfo (muzikas tre malbone)
  11. la Petolema Smurfo (oferdonas ĉiam eksplozivajn donacojn)
  12. la Pentrista Smurfo (la artisto de la vilaĝo)

Pri la esperantigo Smurfo[redakti | redakti fonton]

La smurfoj en la franca - la lingvo de la kreinto de la figuroj - nomiĝas "les Schtroumpfs". Dum la UK en Prago (1996) René Philipp enketis private pri la diverslingvaj nomoj por tiuj nanetoj. Li konstatis, ke la plej internacia formo estas "smurfo".[1].

"Smurfo" intertempe estas sufiĉe vaste uzata vorto en Esperantujo. [2]. [3]. Ankaŭ pluraj nacilingvaj retejoj jam mencias tiun vorton [4].

[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉu "smurfo", "ŝlumfo" aŭ "ŝtrumfo"? en retpaĝo de Esperanto en Meklenburgio-Antaŭpomerio, alirita la 9-an de januaro 2018 esperante
  2. YouTube-filmetoj de Jacob Nordfalk, laste ĝisdatigita la 17-an de oktobro 2015 esperante
  3. Mencio pri la smurfoj en retpaĝo de REF (Renkontiĝo de denaskaj esperantistoj), alirita la 9-an de januaro 2018 esperante
  4. Nasty Comics: Stripreeksen in andere talen, alirita la 9-an de januaro 2018 nederlande
  5. Zu Hause bei: den Schlümpfen, alirita la 9-an de januaro 2018 germane