Phillip Ndunguru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phillip Ndunguru
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1962 (1962-01-28)
Morto 28-an de februaro 1986 (1986-02-28) (24-jaraĝa)
Ŝtataneco Tanzanio vd
Profesio
Okupo bildliteraturisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Phillip NDUNGURU (aŭ Philip Ndunguru), plennome Phillip Neri Ndunguru (naskiĝis la 28-an de januaro 1962 en distrikto Mbinga (Regiono Ruvuma), Tanzanio, mortis en marto de 1986) estis tanzania bildliteraturisto.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj fontoj de inspiro por la nuna generacio de bildliteraturistoj en Tanzanio estas la forpasinta Phillip Ndunguru. Junaĝe en la 1980-aj jaroj, li jam kreis amason da laboro kiu montris la vojon por dudek jaroj da komiksa produktado en Tanzanio. En tiu biografio, bazita sur svahillingva artikolo originale publikigita en Sani (1986) kaj tradukita en la anglan de BongoToons[1], ni retro-rigardas al la vivo de Ndunguru.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Phillip Neri Ndunguru naskiĝis la 28-an de januaro 1962 en distrikto Mbinga (Regiono Ruvuma). Li estis la kvara en familio de ok infanoj. Liaj gepatroj estis Mzee Severin Ndunguru kaj Marta Haule. Frue, ekde la dua jaraĝo li montris emon al desegnado. En 1964, parto de la familio transloĝiĝis al Daresalamo kie la patro de Phillip eklaboris en la universitato, sed Phillip postrestis. En 1967, kiam li estis kvin jara, estis evidente ke Phillip fariĝos escepta artisto.

Kiam Phillip atingis la aĝon eniri la lernejon, li estis sendita al Daresalamo, kie li komencis la lernadon en elementa lernejo de Forodhani, tiam konata sub la nomo "St. Joseph Convent School". En 1974, li eniris la sekundaran lernejon de TTC Chang'ombe, kaj fininte la studadon en 1978, li tute implikiĝis en artoj. Nederlanda instruisto, kiu vivis en Tanzanio dum pli ol 20 jaroj, amiko de la patro de Phillip, plue enkondukis lin en desegno-arton. Kiam lia instruisto mortis, Phillip dubis ĉu li povus daŭrigi en tiu arto.

Tiam, Sani magazino estis la sola tanzania komiksa publikaĵo. Phillip iris por renkonti la ĉef-redaktoron kaj li baldaŭ estis dungita kiel Ĉef-bildliteraturisto por Sani. En Sani, Phillip ekhavis la eblecon uzi pli bonan materialon kaj plue trejniĝi. Wamasa publikistoj prezentis lin al la teamoj de Kiuta (ŝtata presejo) kaj Printpak, tiel ke Phillip povis plue lerni pri pres-teĥnikoj. Li ankaŭ vizitis kursojn de Raza, pentristo ligita al la Universitato de Daresalamo, kiu instruis al li la uzadon de koloroj, kaj de Msoke, uganda instruisto pri arto en la universitato. Kune kun bildliteraturisto S.M.M. Bawji li laboris pri la komikso Chaka la Mauti, kio ĉe la legantoj pruvis liajn perfektajn kvalifikojn. Alia bona ekzemplo de lia talento povis esti vidita en Kipigo cha Dunia, kun la komiksa heroo Mzee Meko[2], kaj en Sani mem, en kiu li desegnis heroojn kiaj Pimbi, Kipepe, Lodi Lofa kaj Ndumilakuwili.

En 1981 pro manko de papero, la eldonado de Sani estis haltigita. Phillip iris labori kun Continental Publishers, kie li plue lernis pri libro-presado kaj -bindado. Post momento, li decidis fariĝi sendependa ilustristo. Tamen, pro tio ke vivo de artisto tiam ne estis facila en Tanzanio, li tre deziris iri eksterlanden por travojaĝi. Antaŭ lia foriro, li ekspoziciis sian laboron en la Goethe-Instituto kaj en Hotelo Forodhani, kie li vendis ĉiujn ekspoziciitajn desegnojn. Poste, li iris al Zimbabvo kaj Svedio kaj en 1983 li akceptis dungoferton de gazeto Kenya Times en Najrobio.

En Najrobio, li komencis desegni la bildstrion Kazibure, kiu en Tanzanio estis publikigita de Sani sub la nomo Ndumilakuwili. La bildstria heroo Kazibure fariĝis tre populara en Kenjo kaj Phillip komencis ricevi multajn leterojn de admirantoj. Ilia aflikto estis des pli granda, kiam li neatendite mortis en la aĝo de 24 jaroj, en marto 1986. Kenya Times ricevis multajn kondolencojn, kaj en Tanzanio Sani magazino dediĉis specialan eldonon memore al Phillip.

La bildstriaj herooj kiujn Phillip ekpopularigis daŭre aperis en Sani. Granda nombro de bildstrioj forte inspiritaj de la kreaĵoj de Phillip aperis en magazinoj kiaj Tabasamu kaj Bongo, kiuj komencis konkurencon sur la tanzania merkato en la 1990-aj jaroj. Hodiaŭ, Phillip estas memorata de la nuna generacio de bildliteraturistoj kiel grava fonto de inspiro. Lia pli-juna frato Paul laboras kiel spektakla artisto kaj lia sola filo ankaŭ montris emon al desegnado de bildstrioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. BongoToons. Arkivita el la originalo je 2009-03-09. Alirita 2010-02-03.
  2. Kisa cha Mzee Meko (kun traduko en esperanto)
    Kisa cha Mzee Meko[rompita ligilo] (kun traduko en la angla lingvo)
    Kisa cha Mzee Meko Arkivigite je 2010-11-10 per la retarkivo Wayback Machine (kun traduko en la franca lingvo)
    Kisa cha Mzee Meko Arkivigite je 2009-03-19 per la retarkivo Wayback Machine (kun traduko en la luba lingvo)