Saltu al enhavo

Gastono Lafuŝ'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastono Lafuŝ'

emblemo

bildliteraturo serio
Aŭtoroj
AŭtoroAndré Franquin
Lingvoj
Eldonado
Ĝenrosatiro
HonorigojLa 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
v • d • r
Gastono Lafuŝ'


Kreita deAndré Franquin
Originala versio
NomoGaston Lagaffe
Lingvofranca
Unua aperogazeto Spirou
Dato1957
Oficiala retejohttp://www.gastonlagaffe.com
Detaloj
SeksoM
v • d • r

Gastono Lafuŝ’ (en la franca "Gaston Lagaffe") estas la ĉefa rolanto de humura bildrakonto "Gastono", kreita en 1957 de André Franquin, kiu kreis ankaŭ Marsupilami kaj desegnis Spiruo kaj Fantasio. Li famiĝis pro la belga revuo "Spiruo".

Gastono Lafuŝ' estas oficisto en la "Gazeto de Spiruo". Lia alveno estas mistere anoncita per paŝo-spuroj en la marĝenoj de la gazetaj paĝoj. Unue sen klarigo por legantoj. Li unue aperis en la gazeto de Spiruo, vestita per strikta kostumo kaj banto, sekvant-semajne per nigra pantalono, verda pulovero kaj ŝnurŝuo, kaj la postan semajnon, sidanta sur seĝo, kun cigaredo ĉe la lipoj. En 19 albumoj, tiu revemulo senĉese inventas solvojn por plibonigi la oficejan vivon, enamiĝas, prizorgas katon kaj ridmevon, sed ĉio tio okazigas nur fuŝaĵojn, kiuj ĉagrenas liajn estrojn.

La sekvantan semajnon komunikaĵo de Fantasio (alia rolulo de Spiruo) provas klarigi la situacion al legantoj. Gastono estis dungita de iu, kies nomon li forgesis sed li certas, ke li estas konstruita por heroa kariero. Ĉar li ne povas integri serion en la gazeto de Spiruo li iĝas la unua senlabora heroo.

Komence de la unua albumo, oni malkovras tiun strangan dialogon:

- Kiu vi estas?

- Gastono

- Kion vi faras ĉi tie?

- Mi atendas

- Kiu sendis vin tien ĉi?

- Oni petis, ke mi venu…

- Kiu?

- 'ne plu memoras…

Komence Gastono estas nur malvigla, mallaborema kaj foje fuŝulo (ekzemple li sukcesas fajrigi la fajrestingilojn). Sekve liaj fuŝaĵoj donos al li familinomon kaj ĉiaman funkcion en la gazeto: malhelpi al Sinjoro Demesmaeker subskribi gravajn kontraktojn, subakvigi la redaktejon, ktp.

Preskaŭ ĉiam li provas ne labori (sin kaŝante en ŝranko aŭ tutsimple dormante sur sia skribotablo…)

La albumoj

[redakti | redakti fonton]

Gastono unue aperis en 1957 por vigligi la paĝojn de la humura gazeto "Spirou". 15 albumoj estis eldonitaj inter 1963 kaj 1996, kaj en 1996 oni denove komplete eldonis per 19 albumoj ĉiujn rakontojn, kiuj unue aperis en la gazeto Spirou, laŭ kronologia ordo.

  • Gaston (1960, small album format 7x13 cm)

Originala publikigo :

NumeroTitoloJaroISBN
2Gala des gaffes1963
3Gaffes à gogo1964
4Gaffes en gros1965
1Gare aux gaffes1966
5Les gaffes d'un gars gonflé1967
6Des gaffes et des dégâts1968ISBN 2-8001-0088-5
7Un gaffeur sachant gaffer1969ISBN 2-8001-0089-3
8Lagaffe nous gâte1970ISBN 2-8001-0090-7
R1Gala de gaffes à gogo1970ISBN 2-8001-0093-1
9Le cas Lagaffe1971ISBN 2-8001-0091-5
10Le géant de la gaffe1972ISBN 2-8001-0092-3
R2Le bureau des gaffes en gros1972ISBN 2-8001-0094-X
R3Gare aux gaffes du gars gonflé1973ISBN 2-8001-0308-6
11Gaffes, bévues et boulettes1973ISBN 2-8001-0330-2
R4En direct de la gaffe1974ISBN 2-8001-0370-1
12Le gang des gaffeurs1974ISBN 2-8001-0400-7
13Lagaffe mérite des baffes1979ISBN 2-8001-0658-1
14La saga des gaffes1982ISBN 2-8001-0955-6
0Gaffes et gadgets1985ISBN 2-8001-1248-4
R5Le lourd passé de Lagaffe1986ISBN 2-8001-1473-8
15Gaffe à Lagaffe!1996ISBN 2-908462-73-7

Nova publikigo :

VolumoISBN
1ISBN 2-8001-2681-7
2ISBN 2-8001-2682-5
3ISBN 2-8001-2683-3
4ISBN 2-8001-2684-1
5ISBN 2-8001-2685-X
6ISBN 2-8001-2686-8
7ISBN 2-8001-2687-6
8ISBN 2-8001-2688-4
9ISBN 2-8001-2689-2
10ISBN 2-8001-2690-6
11ISBN 2-8001-2691-4
12ISBN 2-8001-2692-2
13ISBN 2-8001-2693-0
14ISBN 2-8001-2694-9
15ISBN 2-8001-2695-7
16ISBN 2-8001-2696-5
17ISBN 2-8001-2697-3
18ISBN 2-912536-10-3
19ISBN 2-912536-31-6
  • Biographie d'un gaffeur (1965)
  • Gaston et le Marsupilami (1978)
  • Gaston fou du Bus (Reklam-libro por bus-firmo)

Albumoj de Gastono jam aperis en diversaj lingvoj, ĉu tradukitaj kaj eldonitaj de Dupuis ĉu de aliaj eldonistoj. La nomo de Gastono ŝanĝiĝas laŭ la lingvo:

  • dana: Vakse Viggo
  • esperanto : Gastono Lafuŝ (vd ligilon sube)
  • franca: Gaston Lagaffe
  • finna: Niilo Pielinen
  • hispana: Gaston el gafe
  • islanda: Viggó Viðutan
  • kataluno: Sergi Grapes
  • nederlanda: Guust Flater
  • norvega: Viggo
  • serbo-kroata : Gasa
  • sveda: Gaston
  • turka: Sjapsjal Gazi

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]