Watchmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Watchmen

emblemo

limited series • grafika novelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Alan Moore, Dave Gibbons
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato septembro 1986
Eldonejo DC Comics
Ĝenro bildstrioj pri alternativa historio • bildliteraturo pri superherooj
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books • Eisner Award for Best Limited Series
vdr

Watchmen (Gvatistoj) estas usona limigita serio de libroj de bildliteraturo fare de la brita kreiva teamo komponita de la verkisto Alan Moore, la artisto Dave Gibbons kaj la kolorigisto John Higgins. Ĝi estis publikigita de DC Comics en 1986 kaj 1987, kaj kolektiĝis en unuvoluma eldono en 1987. Watchmen originiĝis el historia propono kiun Moore submetis al DC pri superheroaj roluloj kiujn la kompanio estis akirinta el Charlton Comics. Ĉar la historia propono de Moore estus lasanta multajn el la roluloj neuzeblaj por futuraj historioj, la administra eldonisto Dick Giordano konvinkis Moore krei anstataŭe originalajn rolulojn.

Alan Moore, kunkreinto de Watchmen.

Moore uzis la historion kiel rimedo por respeguli tiutempajn anksiojn kaj por malkonstrui kaj parodii la superheroan koncepton. Watchmen priskribis alternativan historion kie superherooj aperis en la 1940-aj kaj 1960-aj jaroj kaj ties agado ŝanĝis la historion tiel ke Usono venkis en la Vietnama Milito kaj la Skandalo Watergate neniam okazis. En 1985, la lando estas iranta al la Tria Mondmilito kontraŭ Sovetunio, la gardistoj estis eksterleĝigitaj kaj plej el la iamaj superherooj estas en retiro aŭ laborante por la registaro. La historio fokuziĝas al la persona disvolvigo kaj moralaj luktoj de la protagonistoj kiam esplorado en la murdo de superheroo sponsorita de la registaro eligas ilin el la retiro.

Kreive, la fokuso de Watchmen estas en ties strukturo. Gibbons uzis naŭ-panelan distribuon tra la tuta serio kaj uzis ankaŭ ripetajn simbolojn kiel sangomakulitan ridetulon. Ĉiuj escepte la lasta numero montras suplementajn fikciajn dokumentojn kiuj aldonas fonon al la serio, kaj la rakontaro estas interplektita kun tiu de alia historio, interna historio de pirata komikso titolita Tales of the Black Freighter, kiun unu el la roluloj estas leganta. Strukturita foje kiel nelinia rakonto, la historio trasaltas lokojn, tempon kaj intrigon. Sammaniere, tutaj scenoj kaj dialogoj havas paralelojn kun aliaj tra sinkronio, koincido kaj ripetita bildaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Eury, Michael; Giordano, Dick. Dick Giordano: Changing Comics, One Day at a Time. TwoMorrows Publishing, 2003. ISBN 978-1-893905-27-6
  • Groensteen, Thierry. The System of Comics. University Press of Mississippi, 2007. ISBN 978-1-60473-259-7
  • Harvey, Robert C. The Art of the Comic Book: An Aesthetic History. University Press of Mississippi, 1996. ISBN 978-0-87805-758-0
  • Klock, Geoff. How to Read Superhero Comics and Why. Continuum, 2002. ISBN 978-0-8264-1419-9
  • Reynolds, Richard. Super Heroes: A Modern Mythology. B. T. Batsford Ltd, 1992. ISBN 978-0-7134-6560-0
  • Sabin, Roger. Comics, Comix and Graphic Novels. Phaidon Press, 1996; 2001. ISBN 978-0-7148-3993-6
  • Salisbury, Mark (editor). Artists on Comics Art. Titan Books, 2000. ISBN 978-1-84023-186-1
  • Thomson, Iain. "Deconstructing the Hero". Comics As Philosophy. Jeff McLaughlin (editor). University Press of Mississippi, 2005. ISBN 978-1-57806-794-7
  • Wright, Bradford W. Comic Book Nation: The Transformation of Youth Culture in America. Johns Hopkins, 2001. ISBN 978-0-8018-7450-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]