Casterman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casterman
eldonejo • libroeldonejo • organizaĵo vd
Dum 1777 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Sidejo Tournai
Lando Belgio
TTT Oficiala retejo
vdr

Casterman estas eldonejo de franc-belga bildliteraturo, specialigita pri bildrakontoj kaj porinfana literaturo. La firmao estas bazita en Tournai, 90 kilometrojn sudokcidente de la centro de Bruselo en Belgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de la unua esperantlingva volumo de Tinĉjo, publikigita en la eldonejo Casterman en 1981

La firmao estis fondita en 1777 fare de Donat-Joseph Casterman, redaktisto kaj librovendisto origine de Tournai.[1] Casterman estis origine presejo kaj eldonejo. En 1934, Casterman transprenis la rajtojn por la publikigo de la albumoj de La Aventuroj de Tinĉjo de la porjunula suplemento Le Petit Vingtième ("La eta «Dudeka»") de la brusela gazeto «Le Vingtième Siècle» ("La Dudeka Jarcento") - ekde la kvara albumo de la serio, La Cigaroj de la Faraono, en la gazeto, la bildstrioj aperis iom post iom ekde 1929. De 1942, Casterman publikigis reverkitajn versiojn kaj kolorajn versiojn de la antaŭaj Tinĉjo-albumoj.[2]

Fortigite per la sukceso de la bildstrioj de Hergé, baldaŭ poste, Casterman proponis novajn seriojn kun novaj aŭtoroj kiel ekzemple Jacques Martin, François Craenhals kaj C. & V. Hansen, mallongigita aŭtorosiglo de la dana paro Carla kaj Vilhelm Hansen. Ekde 1954, Casterman publikigis ankaŭ infanlibrojn.

Fervora apelacii al pli matura merkato, Casterman decidis en 1973 eldoni la unuajn albumojn de Corto Maltese de la Itala verkinto Hugo Pratt. Krome, ekde 1978 ĝis 1997, Casterman establis ĉiumonatan revuon À Suivre, kiu celis influi kaj vere subtenis la bildstrian reviviĝon de la 1980-aj jaroj.

Iom post iom, aparte de la albumoj de La Aventuroj de Tinĉjo eldoniĝis pli kaj pli da serioj en diversaj lingvoj, interalie ekde 1981 ankaŭ en Esperanto.

En 1999, Casterman iĝis estas parto de la nederlanda eldonejo Groupe Flammarion,[3] kaj ekde 2012 apartenas al la franca eldoneja konzerno Gallimard.

La mangao-serioj de Casterman estas publikigataj sub la markonomo Sakka.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bocquet, José-Louis, kaj Fromental, Jean-Luc. La Aventuroj de Hergé: france Les aventures d'Hergé, eldonejo Reporter Diffusion, 1999, germane Die Abenteuer von Hergé, eldonejo Carlsen, 2001, hispane Las aventuras de Hergé, eldonejo Norma Editorial, 2011, angle The Adventures of Hergé, eldonejo Drawn and Quarterly, 2011, ktp.
  2. "historio de Casterman" en la retejo altaplana.be, jen france, nederlande kaj angle
  3. artikolo Casterman Printing à Tournai repris par un groupe néerlandais, en la retejo rtbf.be, en decembro 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

muro de diverslingvaj Tinĉjo-eldonoj en muzeo de Lisbono
titolpaĝo de La Nigra Insulo (1987)