Diskuto:Tinĉjo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ni havas la permeson uzi bildojn faritajn de Hergé? Greguar 17:58, 20. Feb 2005 (UTC)

Probable ne; mi ne trovis alian vikipedion, kiu uzas la bildon, kaj la bildpaĝo diras nenion pri tio. Krome Vikipedio postulas ne nur uz-permeson, sed kompletan liberigon de la materialo. Pri io tia mi forte dubas. Do, ĉar ni ne havas indikojn pri la laŭrajta uzo, necesas forigi la bildon. Se ial tamen ekzistas rajto pri publikigo, nepre necesas mencii ĝin sur la bildpaĝo. -- Ismo 18:45, 20. Feb 2005 (UTC)

Tiukaze, la uzo de nur 2 bildoj el la tuta verko povas esti konsiderata kiel "citaĵo" . Ne estas volo de "rabado". Nur por montri la desegno-stilon de Hergé. La fontaine 7 okt 2005

Nomo de la profesoro[redakti fonton]

La nomo "Sunfloro" konvenas perfekte kaj reflektas la traduko ke la PIV donas de "tournesol". 86.195.203.203 12:52, 22. Jan 2007 (UTC)

Tsicerono kaj Citserono[redakti fonton]

La prezentado Tsicerono kaj Citserono estas pli proksima de la francaj nomoj


Mi proponas alinomadon, ĉar temas ne nur pri Tinĉjo, sed ankaŭ pri aliaj figuroj. (al : La aventuroj de Tinĉjo) Narvalo 20:24, 1. Jul 2007 (UTC)

Tiuj nomoj estas perfektaj kaj korespondas tre bone (legu la artikolon).

Kio estas la esperanta traduko da la franca frazo Mille millions de mille sabords! ?

La angla traduko estas: "Ten thousand thundering typhoons", kio signifas ke la esperanta traduko ne nepre estu laŭvorta. Dominik 09:59, 14. Mar 2008 (UTC)
Tiam, kiam Hervé Gonin tradukis la frazon en Tinĉjo en Tibeto ? 86.195.203.176 05:29, 1. Apr 2008 (UTC)

Kiu scipovus ĝustigi la ligon ?[redakti fonton]

En "Referencoj", la preciza ligo estas : "...esperanto-france.org/Tinc xjo-La-templo-de-l-suno" sed Vikipedio aŭtomate transformas la "c x" al "ĉ". Mi ne scipovas fari ĝuste. Popolano (diskuto) 15:35, 25 Dec. 2012 (UTC)