Kuraĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuraĥo de Aran-tipo
Desegnaĵo el la 17-a jarcento montras velumantan kuraĥon.

Kuraĥo (el la gaela curah) estas tradicia irlanda boato konsistanta el malpeza ligna krado, skeleto, streĉ-kovrita per ledolino (kanvaso) gudrita. Ĝi estis originale streĉ-kovrita per ledo simile al umiako de Grenlando. La kuraĥoj longis de 4,80 ĝis 5,50 m, larĝis iomete malpli ol 1 m kaj havis kelkfoje ankaŭ kilon. Ĝi estis uzita por fiŝado kaj fiŝhokado ĉe la okcident-irlanda marbordo, precipe ĉe Aran-insuloj.

„Navigatio“[redakti | redakti fonton]

En ĉapitro 4 de Navigatio Sancti Brendani priskribas la aŭtoro, kiel Sankta Bernardo konstruis kun siaj monaĥoj kuraĥon por la planata marvojaĝo tra la larĝa maro, al la „Insulo de Benituloj“. Oni precize priskribas la materialon: rezin-trempita, en kverka ŝelo garbita oksoledo por la ekstero, frakseno por la kadro kaj kverko por la firmigo de la supra parto, rudro, remilo kaj masto, ĉiu per ŝafo-graso akvorezistigita. Tiam oni konstruis ŝip-kadron festigitan per ledostrioj, kunkudritaj per linofibroj. Kiel rezervaĵon, oni kunportis ledojn, lignojn kaj grason.

La ŝipon post-konstruis en 1976 la brita aventuristo, historiisto kaj verkisto Tim Severin kiel imitadon de Navigatio, preciza laŭ la mezepoka priskribo kaj el la priskribitaj materialoj. La longo de la boatoŝipo estis 11 m, la larxgo 3 m.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Seán McGrail: Boats of the World from the stone age to medival times. Oxford University Press. Oxford 2001. ISBN 0199271860.
  • Timothy Severin: Tausend Jahre vor Kolumbus. Auf den Spuren der irischen Seefahrermönche. Hoffmann und Campe, Hamburg 1979, ISBN 3-455-08883-X.