Internacia Bier-amareca Unuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Internacia Bier-amareca Unuo , simbolo IBU) estas unuo uzita de la bierfabrikistoj por mezuri la amarecon de la biero. Tielmaniere oni povas kompari la diversajn bierojn laù amara vidpunkto, kaj klientoj povas pli facile elekti.

Estas unuo de pezo de parto po miliono (ppm) (milionono) de isohumolono (alfa-acido), la agento de amareco kiu devenas de la lupolo. Oni trovas la IBU laŭ la sekva formulo :

kie :

  • H estas la koncentro de lupolo en gramo po litro ;
  • A estas la koncentro de acidoj α en la lupolo, en procento ;
  • B estas la koncentro de acidoj β en la lupolo, en procento.


Pli la IBU estas alta des pli la amaro estas grava. La plimulto de la komercaj bieroj havas IBU averaĝe je 16. Sed apenaŭ ke bieroj iĝu pli kompleksaj, la IBU supreniras rapide. Alta IBU estas je ĉirkaŭ 60-70, sed plej altaj povas atingi 150 IBU.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Studo por bier-etikedo en esperanto - Liberté 2024 IBU=15 .