Malto (bierfarejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malto (apartigilo)
Hordea malto por farado de viskio.

Malto estas greno ĝermigita kaj poste sekigita. Ĝi estas uzata por produkti bieron kaj viskion kaj diversajn nutraĵojn, ekz. anstataŭaĵon por kafo.

La ĝermado produktas en la greno certajn enzimojn, kiuj ŝanĝas la kemian konsiston de la greneroj. Por ĝermigi la grenon oni trempas ĝin en akvo, altigante la akvan enhavon al ĉirkaŭ 40 %. La trempita greno ĝermas dum kelkaj tagoj en konstanta temperaturo de ĉirkaŭ 15 , tiam la ĝermadon oni haltigas per varmigo al 80 . La kreskintaj ĝermaĵoj estas forigitaj kaj povas servi kiel besta nutraĵo; la restanta malto kutime estas muelata aŭ pistata.

Pli alta temperaturo dum sekigo ŝanĝas la guston de la malto kaj igas ĝin malhela, tiel ke el ĝi rezultas malhela biero.

Enhavo de hordea maltofaruno: