Krano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doma akva krano (ena vido).
Gutanta akvokrano (animacio).

Krano estas aparato adaptita ĉe tubo, kiu permesas regi la fluadon de fluaĵogaso en ĉi tiu tubo, aŭ per manmanovrebla radeto, aŭ per elektra motoro.

Laŭ Francisko Azorín krano estas Aparato adaptita al ekstremaĵo de tubo, kaj provizita per turnebla fermilo, kiu povas, laŭ la direkto de sia turniĝo, ebligi aŭ ne ebligi la elfluadon de fluidaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina crena (fendeto).[2] Evidente tiu priskribo malaktualiĝis, kaj nun kranoj povas havi turneblan fermilon, sed ankaŭ leveblan, malleveblan, premeblan piedpremeblan aŭ funkciigantajn per optika ĉelo.

Hejmaj kranoj[redakti | redakti fonton]

Plej uzataj kranoj estas la domaj akvokranoj. Ili aperis je la komenco de la 20-a jarcento kun la disdonado de akvo. Unue estis nur krano por malvarma akvo en la kuirejo, fermita per ŝraubo manovrata per X-forma turnilo. Kiam aperis la varma akvo, oni distingigis la kranojn per ruĝa rondeto sur la varmakva kaj blua rondeto sur la malvarmakva. Hodiaŭ la metodoj fermi kaj malfermi la kranojn ege pliampleksiĝis, serĉante komforton de la uzanto.

Pro ekologiaj kialoj en multaj lokoj oni rekomendas ne lasi kranon malfermita dum oni ne uzas la venantan akvon, sed male tuj fermi ĝin dum oni faras lavadon kaj oni ne bezonas elpreni pli da akvo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 119.
  2. Azorín, samloke.