Listo de bierspecoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La listo volas doni superrigardon pri la plej diversaj bierspecoj. Ne temas pri listo de diversaj biermarkoj. Por orientiĝi ene de la ĝangalo de diversaj markoj en la mondo rigardu: Listo de famaj bierfaristoj kaj -bazaroj

Kategorigo de biero[redakti | redakti fonton]

Biero oni povas kategorigi lau diversaj manieroj:

  • laŭ la fermentado (sinkfermenta, levfermenta kaj spontane fermenta)
  • laŭ la grenspeco (ofte hordeo aŭ hordeo kun tritiko, sed ankaŭ spelto, sekalo, maizorizo)
  • laŭ la regiono de la origino (Kölsch, Alt, Lambiek, Pils)
  • laŭ la bierfaristo (ekzemple trappisto)
  • laŭ la koloro (blanka, blonda, sukcenkolora, bruna, nigra)
  • laŭ la grado de la amareco
  • laŭ la alkoholenhavo
  • laŭ la gusto (kombinacio de acidecoa, dolĉeco kaj amareco)
  • laŭ specialaĵoj (ekzemple fumo ĉe ’’Bamberger Rauchbier’’ aŭ la uzo de laktobaciloj)
bieroj el la regiono ĉirkaŭ Bruselo
Kolektaĵo de bieroj


Fermentado[redakti | redakti fonton]

Sinkfermenta, levfermenta kaj spontana fermentado[redakti | redakti fonton]

Depene de la temperaturo dum la fermentado oni parolas pri sinkfermenado kaj levfermantado . Ankaŭ ekziastas la tradicia, spontana fermentado.

  • sinkfermentadofunda fermentado okazas, kiam la la temperaturo estas inter 6 kaj 8 °C. La proceso okazas rapide kaj la gisto havs ŝancon sinki al la fundo de la kaldrono. La kompleta fermentado bezonas kelkajn semajnojn. En antaŭaj jaroj nur eblis fari sinkfermentaj bieroj en vintro aŭ en malvaramaj partoj de Eŭropo. Nur la evoluado de la fridigmaŝinoj en la 20a kaj 21a jc. ebligas fari sinkfermentaj biero tra la tuta jaro. La avantaĝo de la skfermentado estas, ke la bierfaristo havas pli da kontrolo super la fermentadproceso. Hodiaŭ ĉie en la mondo oni faras sinkfermentajn bierojn grandskale, ĉefe pilzenajn bierojn aŭ la malpli lupoligitajn eksportajn aŭ „Lager“-bierojn. Precipe en Ĉeĥio kaj Germanio tiu tipo de biero estas farata.
  • levfermentadosupra fermentado okazas je temperaturo de 15 ĝis 20 gradoj. tiu-ĉi proceso evoluiĝas malpli kontrolebla: la fermentado daŭras maksimume kelkajn tagojn kajla gisto drivas je la surfaco.Antaŭ la evoluado de la sinkfermentada proceso la levfermentado estas la plej ofta proceso. Bierfaristoj en Belgio kaj Anglio ofte restis ĉ la malnova arto fari bieron.
  • Spontana fermentado ne bezonas purajn gistojn. La en la aero ekzsitantaj „sovaĝaj gistoj“ sufiĉas. Dum 24 horoj la majŝo povas infektiĝi kun mikroorganismoj el la aero kaj de kverkaj bareloj. En fruaj jaroj oni kutime uzas iun metodon, sed hodiaŭ nur bierfarejo ĉirkaŭ Bruselo kiu produktas lambikon uzas tiun metodon. EStas malfacile regi la proceson de la spontana fermentado. la germana Gose el la urbo Goslarestis ĝis la 19a jc. spontane fermentanta biero.

Sinkfermentaj bieroj[redakti | redakti fonton]

Münchener:Munkena biero nomo de malhelbruna biero kun, malta gusto. Ekstas ankaŭ ‚’’Munkena helbiero’’’. La biertipo evoluiĝis enla dua duono de la 20a jc. en Munkeno. Ĝi havas 4 ĝis 4,75 Vol.-% da alkoholo.

Dortmunder: Kun malpli da lupolo ol Pilsner-biero, sed pli seka maar droger ol Münchener. En Germanio „bonda biero“ estas ankaŭ konata kiel Export. Alkoholenhavo 5 ĝis 6 procento.

Pilsner : aŭ ‚’’’Pils’’’ estas la plej fama bierspeco de la mondo. Ĝi venas el Pilseno en Bohemio kie ĝi en 1842 ekestis. Ĝi avs heloran koloron kaj kiel rekonilo fortan lupolguston. Alkoholenhavo 4,5 ĝis 5,2 procento.

Stella Artois, la orinara biero en Loveno

Lager: Origine bavara biertipo, malpli lupoligata kiel Pilsner. Ĝi ricevis la nomon de la longa malvarmigata postmaturiĝo kaj stokado. Ĉiu sinkfermenta biero nomiĝas en anglalingvaj landoj „lager“. Tiu biero estas verdire iu libera interpretado de la Pilsner-biero. Alkoholenhavo 3,5 ĝis 5 procento.

Weens, Märzen aŭ Spezial: sukcenkolora, relative forta bier. Alkoholenhavo 5,5 procento. la "Märzen" (germane por Marto) estas bieron, kiun onifaras en marto por konsumi gcin en aŭtuno. La bavara "Oktoberfestbier" (oktobrofesta biero) estas marta biero.

Bockbokbiero: Forta biero origine el la german urbo Einbeck en Malsupra Saksio. Plej oft ruĝa aŭ bruna koloro; en Germanio ankaŭ pli hela. Bock estas sezona biero por la monato Majoi kaj por aŭtuno. Aloholenhavo minimume 6 procento.

Doppelbock: ekstra forta biero, unuafoje farita en Bavario . La biermarkoj finiĝas ĝenerale per -ator. Alkoholenhavo varias inter 7,5 kaj 13 procento.

Levfermentaj bieroj[redakti | redakti fonton]

Saisons: kolektiva nomo por nature maturiĝintaj bieroj el Valonio kaj la franca limregiono. Alkoholenhavo ĉrk. 5 procento, relative seka. Ĝi estas vintre farata por servi en somero kiel kontraŭsoifigilo.

Trappist: biero, kiu estas farata senescepte fare de monaĥoj el la ordeno de la cistercianoj, kun diversaj gustoj. Farata en 6 abstejoj en in Belgio kaj unu el Nederlando.

Kloosterbier aŭ Abdijbier: Ne klara kolektiva nomo por biero de ne ĉim puvebla deveno el monaĥejo aŭ abatejo. Ili ĉiam havs nomon de monaĥejo au abatejo.

Alt: kuprokolora biero, pli malhela ol Kölsch (kolona biero], de la germana regiono Niederrhein, inklude de la nederlanda Venlo. Alkoholenhavo minimume 4 procento.

Kölsch: unika tipo el germana Kolonjo kaj ĉirkaŭejo. La biero havas heloran koloron kaj alkoholenhavo de 4,8 procento.

Wieß: Biero de malnova stilo el Kolonjo, antaŭiranto de Kölsch. Kvankam ke „Wieß“ signifas „blanka“, ĝi ne estas „Witbier“ aŭ tritika biero sed nur farita el hordeo, sed ne filtrita. Alkoholenhavo 4–5 procento.

Elo: aŭ ’’’Ale’’’ signifas biero laŭ la angla stilo kaj ĝi estas kuprokolora

Mild ale: tipa malhelbruna kranbiero kun karamelgusto, aŭ kuprokolora kaj relarve malforta. Alkoholenhavo 2,5 ĝis 3 procento.

“Duvel“-biero kun tipa glaso


Bitter ale: ‚aŭ ‚’’’amara elo’’’ kuprokolora barelbiero, ‚ ’’’la’’’ nacia trinkaĵo en Anglio. Forte lupolita, kelktempe tre amara, sed ankaŭ kun plena kaj malta gusto; Malmulte da karbonata acido kaj alkoholenhavo de 3 ĝis 5,5 procento.

La hela biero t.n. "viva" (nepasteŭrizita) el la bierfarejo (establita komence de la 14a jc) en Namysłów / Silezio en Pollando

India Pale Ale: aŭ ‚’’’hinda hela elo“ klasika hela biero kun malofta viva karaktero, kiu havas acidetan kaj fortan lupolan guston . La termino India Pale ale venas el las tempo de vigla kolonia komerco . Kun bona kvalito ĝi havas alkoholenhavon de ĉirk. 5 procento.

Stout: tre malhela biero kun rostita malto aŭ sekala malto.

Bitter stout: sufiĉe forta, ekstreme amara kaj kun tre malhela koloro. La plej fama estas la Irlanda Guinness extra stout, kiu ffariĝis bierstilo de si mem. alkoholenhavo varias inter 4 (en la ’’hejmlandoj’’) ĝis 7 procento (en la tropiko).

Milk stout: pli dolĉa ‚’’’stout’’’ kun malalta alkoholenhavo .

Rusan staŭto kaj Barley wines: ekstra forta kaj frukta staŭto, kiu estis destinita por la rusa korto en Sankt-Peterburgo. Ĝi havs pli ol 10,5 procento da alkoholo. Komparebla fermentita trinkaĵo estas la t.n. ‘Barley wines’ (‘’’sekalaj vinoj’’’) ankaŭ nomata ‘’’Old ale’’’ (malnova elo). La alkoholenhavo varias inter 6 kaj 8 procento.

Stoombier: aŭ ’’’fumbiero’’’. La biero estas farita meze inter sinkfermenta kaj levfermenta proceso. Tio donas al la biero ‚vivan kapon’, t.e. forte eferveskan karakteron kaj alkoholenhavo de 5 procento.

Spéciale belge: estas plibonigo de precipe la brabanta barelbiero. Ĝi estas la rezulto de konkurso en la jaro 1904 por kontaŭbatali la ekesto de la relative novaj Pilsner-bieroj en Belgio. Sukcenkolara levfermenta biero kun frukta gusto kaj malforte lupolita. Eble la plej famaj estas la markoj ‚’’Palm’’’ en por esperantistoj, la antverpena biero ‚’’ De Koninck’’’. La alkoholenhavo estas 5 procento.

Oud bruin: aŭ ‚’’malnov bruna’’’ estas biero el okcidenta kaj orienta Flandrio. Estas miksitaj bieroj (pli malnovaj, milde acidigitaj bieroj miksitaj kun junaj ankoraŭ ne finfermenitaj dolĉaj bieroj), plej ofte matighanta en kverkaj bareloj. Tiuj de okcidenta Flandrio estas pli maldoĉaj (ekz. ‚’Rodenbach’’), tiuj de orienta Flandio pli „veluraj“ (ekz. ‚’Oudenaards Bruin’’). Ili estas lefermentaj kun laktobcila infekto.

Bruin bier: aŭ’’ bruna biero’’’. Ĝi estas dolĉa biero kun alkoholenhavo de 3,5 ĝis 6 procento..

Tritikaj bieroj[redakti | redakti fonton]

Sudgermana tritika biero: tritika biero kun 5 % alkoholo. Ekzistas multaj diversaj kaj interesaj variantoj de tiu tipo, kiu origine venas el Bavario. Kelktempe la biero estas servita kun citrontranĉaĵo.

Glaso da tritika biero (Germanio)

Bieren met melkzuurgisting Weisse:

Berliner Weisse: aŭ ‘’’Berlina Blanka’’’. Ĝi estas klasika freŝa somerbiero kun alkoholenhavo de 2,5 ĝis 3 procento. Ĝi ankaŭ bone gustas kuniom das frambosiropo. aŭ asperula siropo.

Lambiko: estas biero de spontana fermentado kun maltita sekalo, nemaltita tritiko kaj lastjara lupolo el la Zennevalo en Pajottenland abud Bruselo.

Belgisch witbier: aŭ ‚’’Belga blankbiero’’’. Ĝi estas tradicia levfermenta biero. Hoegaarden kaj Blanche de Namur estas eble la plej famaj.


Spontanfermentaj bieroj[redakti | redakti fonton]

geŭzo kun boteleto

Origine ĉiuj bieoj estas spontanfermentantaj, sed dum la jarcentoj laa bierfaristoj ŝanĝis al la aldono de puraj gistorasoj. Nur la bierfaristoj en Bruselo kaj en apuda regiono Pajottenland restas ĉe la tradicia metodo.

  • Juna Lambiko estas la produkto de la unua fermentado. La biero estas acida kaj iomete amara. Malofte oni trinkas ĝin pure.
  • Maljuna Lambiko – maturiĝis en kverkaj boteloj post dua fermentado. Ĝi havas plenan guston.
  • Faro iestas dolĉigita lambiko. Em kelkaj kafejoj de Bruselo oni havs ĝin el la barelo. FFamaj markoj estas „Boon“, „Lindemans“ kaj „Mort Subite“ (subita morto).
  • Geŭzo – estas kombino de junaj kaj maljunaj lambikoj. En Belgio geŭzo estas ka “ŝampano de la bieroj“
  • Fruktbiero – estas varianto de „Faro“, ĉe kiu oni adonas ne sukeron sed fruktoj aŭ fruktsuko. La plej konata estas biero kun griotoj aŭ acidaj ĉerizoj. La griotbieroj estas famaj en Belgio, sed oni intertempa uzas ankaŭ aliaj fruktoj kiel ekzemple framboj

==

Franci Brazil Norvegio Kanada Hungario Nov-Zelando Estonio Nederlando Pollando Finnlando Usono Venezuelo Slovakio Aŭstralio Belgio Danio Unuiĝinta Reĝlando Luksemburgio Austrio Germanio Irlando Ĉeĥio

Alternativaj bierspecoj[redakti | redakti fonton]

Alternativo por orinara iero ankaŭ estas senalkohola speco, kiu anta ĉio estas disvastigita en Germanio. Senalkohola biero estas izotona sporttrinkaĵo.

Biero oni povas fari ne nur surbaze de hordeo sed ankaŭ kun aliaj „grenfruktoj“ an pseŭogrenoj ekzemple:

La nomo “biero” estas ankaŭ uzata por nomi fermentintaj trinkaĵoj el manihotobananoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]