Seno (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zenne)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sejno.
Seno
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

La rivero Seno (Zenne en nederlanda: [ˈzɛnə], aŭ Senne en franca: [sɛn]) estas malgranda rivero kiu fluas tra Bruselo, maldekstra alfluanto al la rivero Dejlo, nome Dijle/Dyle.

Ties fonto (elfluejo) estas en la vilaĝo Naast ĉe la municipo Soignies. Ĝi estas nerekta alfluanto de la Skeldo, tra la Dejlo kaj la Rupel. Ĝi kuniĝas al la Dejlo ĉe Zennegat, en Battel en la nordo de la municipo Meĥleno, nur kelkajn centojn da metroj antaŭ ol la Dejlo mem kuniĝas al Rupel.

La Woluwe estas unu el la afluantoj de la Seno.

Totale la Seno estas 103 kilometrojn longa.

En la centro de Bruselo, la Seno estis komplete kovrita kaj oni konstruis gravajn bulvardojn sur ties supraĵo en la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj.