Bokbiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bokbiero
speco de biero vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Bokbiero estas speco de biero, alte aŭ malalte fermentata, kies "denseco" je substancoj transiĝintaj de malto kaj lupolo al akvo antaŭ la fermenta proceso estas pli ol 16 procentaĵoj (plejgrandkvante tiuj substancoj estas maltozo, proteinoj, enzimoj, vitaminoj kaj aromaĵoj). Tiun pli grandan densecon kaŭzas simple pli malmulta aldono de akvo al la en bierfarado komence ĉiukaze densa miksaĵo de malto, lupolo kaj akvo. La rezultiĝanta biero havas relative altan procentaĵon de alkoholo.

Trinkaĵo nomata "duobla bokbiero" estas biero kies "denseco" je substancoj transiĝintaj de malto kaj lupolo al akvo antaŭ la fermenta proceso estas eĉ pli ol 18 procentaĵoj; "maja bokbiero" estas speciala variaĵo de bokbiero nur produktata dum aprilo kaj majo.

Per fermentado je normala biera gisto atingeblas 12 ĝis 13 procentaĵoj da alkoholo. Se alkoholo en biero plimultiĝas, ĝi mortigas la giston kaj per tio finigas la fermentan proceson. Por tamen akiri pli alkololoriĉajn bokbierojn, post la fermentado necesas forpreni akvon el la biero: ekzemple eblas frostigi la pretan bieron kaj parte forpreni la glaciiĝintan akvon. Per tio eblas atingi signife pli altajn procentaĵojn da alkoholo, sen peki kontraŭ la bierfara leĝo de pureco.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto bokbiero ŝajnas aludi al la vorto boko, virseksulo de remaĉuloj, aparte virkapro aŭ vircervo, kaj sur multaj etikedoj de bokbierboteloj bildiĝas virkapro, sed etimologie la vorto venas de la germana vorto "Bockbier" kaj tiu etimologie de la urbonomo Einbeck en norda Germanio, do nur ŝajne rilatas al la biologia termino.