Muntado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vario de produktadlinioj
Fabrikado de aŭtomobilo fare de Tesla
muntoĉeno por la aŭto "Modelo T" de Ford dum 1913

Muntado tute ĝenerale laŭ la vortuzo en Esperanto estas fiksa kunmetado de la partoj de ensemblo (aparato, produktaĵo, informaro, filmo) en la ĝustan lokon.

Pli konkrete temas pri (ĉi tie ĉapitroj 1 ... 3 estas laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 1970):[1]

1. En industrio: fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon: pri tio vidu la paĝon fabrikado (d:Q187939).

2. En juvelado: fiksi juvelŝtonon.

3. En filmado: elekti, enordigi kaj kunigi en unu definitivan strion la scenojn diversloke kaj diverstempe filmitajn: pri tio vidu la paĝon Filma muntado.

4. En komputiko - komenci uzi dosiersistemon kaj legi programon, pelilon, tiparon en la memoron de komputilo.

Malmunti do signifas apartigi la diversajn pecojn, el kiuj konsistas aparato aŭ maŝino.

La industrian evoluon de la 20-a jarcento tre influis la sistema enkonduko de muntoĉenoj, unue de 1903 ĝis 1913 en la usona aŭtomobila produktejo Ford, kiu ebligis tre efikan kaj tempoŝparan muntadon de industriaj varoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 1970, paĝo 719, dekstra kolumno; laŭ la aktuala eldono de 2020 la difinoj vastiĝis al sume kvar.