Pilsner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pilsen)
Pilsner Urquell en originala glasoj

Pilsner, PilsenerPils (de la germana nomo "Pilsen" de la nun ĉeĥa urbo Plzeň) estas biero malsupre-fermenta, blonda kaj klara. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 5% da alkoholo kaj sufiĉe fortan amarecon (kvankam tiu dependas de la uzata lupolo).

Pilsner-bieron oni trinkas iom pli malvarman ol supre-fermentan bieron, sed ne malvarmegan, kutime inter 7 kaj 9 celsiusaj gradoj.

Laŭ ĝenerala opinio la modelo de la pilsenaj bieroj estas la Pilsner Urquell, kiu ekestis en 1842 laŭ la modelo de bavaraj bieroj, sed kun pli multe da lupolo. Apartaĵoj estas, ke la uzata malto estas nur malforte rostita (el kio rezultas la hela koloro) kaj ke pilsena biero fermentas je malaltaj temperaturoj, kiuj en Pilseno estis disponeblaj en profundaj kavernoj. En varmaj regionoj kaj dum varmaj sezonoj necesas arte malvarmigi tian bieron dum la fermentado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]