Diskuto:Pilsner

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacie (laŭ la origine germanaj formoj) kutime uziĝas la variaĵoj Pilsner, Pilsener aŭ Pils - la formo "Pilsen" nur en la estona (kiun mi persone tre ŝatas sed ĝi ĉi-tie ne estas internacia normo). Tial mi alinomigas la artikolon de "Pilsen" al "Pilsner".

ThomasPusch 20:19, 1. Sep 2010 (UTC)

Mi respektas vian opinion pri internacieco, sed miaopinie "internacieco" en Esperanto rilatas nur al la leksiko, t. e. al la vortradikoj. En la gramatiko regu unuecaj reguloj, kaj laŭ ili la vortoj "Pilsner", "Pilsener", "Pils" ne estas Esperanto-vortoj. Ĉu ne estus taŭge diri "pilsena" aŭ, pli precize, "pilseneca" biero? -- Aisano (diskuto) 16:04, 31 Mar. 2012 (UTC)