József Angster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Angster
József Angster
József Angster
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de julio 1834(nun 1834-07-07)
en Hungario Kácsfalu (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 9-an de junio 1918
en Hungario Pécs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo orgenkonstruoinĝeniero • muzikilfaristo
vdr

József Angster [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angster József estis la plej granda hungara orgenkonstruisto (ankaŭ harmoniumokonstruisto).

Metilernejo "Angster József"

József Angster[1] naskiĝis la 7-an de julio 1834 en Kácsfalu (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Jagodnjak en Kroatio), li mortis la 9-an de junio 1918 en Pécs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Angster devenis el germana familio. Li lernis la metion lignaĵisto (1853), poste laŭ la kutimoj li migradis. En Vieno li studis speciale kreadon de la orgenoj (1856-1861), poste en Dresdeno, Lejpcigo kaj Kolonjo, fine inter 1863-1866 en Parizo ĉe Aristide Cavaillé-Coll. Li partoprenis ekzemple en farado de orgeno de Katedralo Nia Sinjorino de Parizo. Li revenis hejmen perpiede kaj en 1866 li establis firmaon pri produktadoj de orgenoj kaj harmoniumoj. En la sekvaj jaroj li ricevis mendojn eĉ el Italio. En 1903 li transprenis la gvidadon al siaj filoj. La firmao funkciis 83 jarojn, resume estis produktitaj 1300 orgenoj kaj 3000 harmoniumoj. József Angster ricevis premion de la papo en 1918.

Elektitaj orgenoj fare de la firmao[redakti | redakti fonton]

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az orgona története, lényege és szerkezete (1886)
  • Életrajzom - Egy XIX. századi orgonaépítő naplója (2017)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato kaj metilernejo en Pécs

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]