Kalvinana preĝejo (Mezőcsát)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Mezőcsát
Kalvinana preĝejo en Mezőcsát
Kalvinana preĝejo en Mezőcsát
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőcsát
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado 17441745 (kampanilo:1777)
Specifo
Alto 47 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala monumento historia en urbo Mezőcsát (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumentoj kirko funkciis jam dum la 14-a jarcento en la tiama vilaĝo. Ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj konvertiĝis al kalvinismo, samtempe ili akiris la kirkon. En 1596 la komunumo senhomiĝis pro la turka atako, la rehomiĝo okazis depost 1686. La kalvinanoj denove uzis la preĝejon, sed pro kadukiĝo en 1743 ĝi estis malkonstruita, poste rekonstruita en la jaroj jaroj 1744 kaj 1745. Tamen iom da partoj restis, kiel parto de la nova kirko. Pro manko de turo sonorilostablo funkciis ĝis konstruo de kampanilo en 1777. En 1786 oni kunligis la kampanilon kaj navon. En 1856 oni konstruis 2 aldonajn partojn al la navo. En 1890 incendio okazis, sed la valora kasona plafono estis parte savita (22 pecoj) kaj liverita en muzeon. Post 2 jaroj la konstruaĵo estis renovigita. La orgeno estis kreita en 1891 fare de József Angster. En 2000 nova kasona plafono kun 231 kasonoj estis kreita laŭ la origina, malnova el 1746.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo (iam kampanilo) plene reliefas. La turpinto estas bulboforma. La turo havas 3 sonorilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.