Preĝejo Emeriko de Hungario (Kalocsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Emeriko de Hungario
Paroĥa preĝejo Sankta Emeriko de Hungario en Kalocsa
Paroĥa preĝejo Sankta Emeriko de Hungario en Kalocsa
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kalocsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
dekanujo Kalocsa
paroĥo loke
Dato de konsekro 1933
Konsekrinto Gyula Zichy
Arkitektura priskribo
Arkitektoj István Möller
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 19311933
Specifo
Longo 33 m (interne)
Larĝo 17 m (interne)
Alto 14 m (interne)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Emeriko de Hungario (loke konata hungare eperföldi templom) estas sakrala konstruaĵo en urbo Kalocsa (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1921 oni fondis apartan katolikan grupon en Kalocsa, samtempe en la lernejo oni trakonstruis preĝhalon el 3 lernoĉambroj. Ĝi estis 28 metrojn longa, 8 metrojn larĝa kun kapacito de 700 personoj. En 1922 la grupo estis levita al paroĥo. Inter 1931-1933 estis konstruita la nun videbla kirko laŭ planoj de István Möller, kiu ĉerpis iomete fasonadon de Premonstrata preĝejo (Zsámbék). La orgeno estis kreita fare de József Angster en 1936. La kirko estis renovigita interne en la 1970-aj jaroj, ekstere en 1991.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, kie estas videblaj ankaŭ statuo pri Sankta Emeriko kreita en 1934 kaj krucifikso. La fasado estas malsimetria, dekstre la kvadrata turo iomete malreliefas. En la turo 4 sonoriloj loĝas. La fasado havas proksimume centre ĉefenirejon, la alia enirejo troviĝas en mezo de la turo. La ĉefnavo havas 2 flankonavojn. Post la ĉefenirejo estas eta ŝtuparejo al la galerio. La ĉefaltaro same estas plano de Möller kaj fariĝis el blanka marmoro. La altaro Koro de Jesuo situas en la maldekstra flankonavo. Ekzistas ankaŭ sakristio. La kirko havas resume 37 vitralojn fare de hu:Ligeti István (üvegfestő).

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto
Flanka kaj malantaŭa partoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.