Juan Ruiz de Alarcón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruiz de Alarcón)
Juan Ruiz de Alarcón
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1581 (1581-01-01)
en Taxco de Alarcón
Morto 4-an de aŭgusto 1639 (1639-08-04) (58-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de SalamankoReĝa kaj Pontifika Universitato de Meksiko vd
Subskribo Juan Ruiz de Alarcón
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Ruiz de ALARCÓN y Mendoza [alarKON] (Taxco, 1572/1581?[1][2]-Madrido, 4a de aŭgusto 1639) estis novhispana verkisto de la Hispana ora epoko kiu kultivis diversajn variantojn de la teatra literaturo. Inter liaj verkoj elstaras "La verdad sospechosa" (La suspektinda vero), nome komedio kiu konstituas unu de la ŝlosilaj verkoj de la hispanamerika baroka teatro kaj estas komparebla al la plej bonkvalitaj teatraĵoj de Lope de VegaTirso de Molina.[3]

Gravo de lia verkaro[redakti | redakti fonton]

La pensaro de Alarcón estas moralema, kiel korespondas al la periodo de baroko.[4] La mondo estas malamika kaj trompema spaco kie hegemonias la ŝajnoj kontraŭ la virto kaj la vero. Li atakis la sociajn kutimojn kaj malvirtojn de sia epoko, aspekto kiu distingis lin rimarkinde disde la teatro de Lope de Vega, kuo kiu li ne simpatiis. Li estis la plej psikologa kaj sociema de la barokaj dramaturgoj kaj la agado de liaj verkoj okazas ĉiam en urbaj medioj, kiel en Las paredes oyen kaj en Los pechos privilegiados. Lia produktaro, malabunda kvante komparita kun tiu de aliaj tiutempaj dramaturgoj, posedas grandan kvaliton kaj unuecon kiel aro kaj estis tre influa kaj imitita en la eksterlanda teatro, partikulare en el francés.[5]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de Juan Ruiz de Alarcón, de E. Gimeno, México a través de los siglos.[6]
Parte primera de las comedias de don Juan Ruiz de Alarcón. Unua parto de liaj komedioj.

Unua parto (1628)[redakti | redakti fonton]

  • Los favores del mundo
  • La industria y la suerte
  • Las paredes oyen
  • El semejante a sí mismo
  • La cueva de Salamanca
  • Mudarse por mejorarse
  • Todo es ventura
  • El desdichado en fingir

Dua parto (1634)[redakti | redakti fonton]

  • Los empeños de un engaño
  • El dueño de las estrellas
  • La amistad castigada
  • La manganilla de Melilla
  • Ganar amigos
  • El anticristo
  • El tejedor de Segovia
  • La prueba de las promesas
  • Los pechos privilegiados
  • La crueldad por el honor
  • El examen de maridos

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Quien mal anda en mal acaba
  • No hay mal que por bien no venga
  • La verdad sospechosa

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peña, Margarita (2005). «Juan Ruiz de Alarcón: Reconstrucción biográfico-crítica». Actas del XV Congreso de la Asociación Internacional de Hispanistas. Alirita la 14an de aprilo 2020.
  2. Estas intensa debato pri lia nasko-loko kaj -dato. Laŭ deklaroj de la propra dramaturgo, li naskiĝis en Meksikurbo en 1583 aŭ 1581. Tamen, oni trovis baptatestilon datita en la 30a de decembro 1572 en Taxco, apartenanta al infano nome Juan, filo de Pedro Ruiz de Alarcón kaj Leonor de Mendoza, nome la gepatroj de la poeto. Spite tiujn deklarojn de Alarcón, la majoritato de la kritikistaro konsideras Taxco kiel lia naskoloko. Vidu Lola Josa, Juan Ruiz de Alarcón y su nuevo arte de entender la comedia, Madrid, Asociación Internacional de Hispanistas, 2008, pp. 7-14.
  3. «La verdad sospechosa posee una importancia capital en la historia del teatro español y aun del teatro europeo, por ser el primer campo de batalla donde triunfa definitivamente la comedia de carácter sobre la comedia de enredo», Castro Leal, Antonio (eld) , «Introducción», La verdad sospechosa, México, Porrúa, 1961, p. 58. Por aliaj simialj opinioj de aliaj kritikistoj, kiel Willard F. King kaj Ángel Valbuena, cfr. ibídem, p. 60.
  4. Josa, p. 7.
  5. Josa, pp. 8-9.
  6. Riva Palacio, Vicente. México a través de los siglos, t. II. México: Ballescá, 1884, p. 745.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]