Moskva Ĉajkovskij Konservatorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
konservatoriouniversitato • rekonilo
Informoj
fondodato 1-a de septembro 1866
fondinto(j) Nikolaj RubinsteinAnton Rubinstein vd
Situo
Geografia situo 55° 45′ 22″ N, 37° 36′ 16″ O (mapo)55.7560721237.60433119Koordinatoj: 55° 45′ 22″ N, 37° 36′ 16″ O (mapo)
lando Rusio
urbo Moskvo
Nombroj
nombro de studentoj 526 vd (stato: 1900)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (Moskvo)
Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (Moskvo)
DEC
Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Map
Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
vdr
foto el 1940
Nikolaj Rubinstein, fondinto de la konservatorio

Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (ruse Московская государственная консерватория имени П. И. Чайковского) estas muzikuniversitato de Rusio funkcianta ekde 1866. Ĝin fondis Nikolaj Rubinstein (frato de Anton Rubinstein) kaj princo Nikolaj Petroviĉ Trubeckoj surbaze de la muzikaj klasoj, kiujn li estris kune kun Vasilij Kologrivov ekde 1860. Ĝis morto en 1881 li estis direktoro, profesoro de la piana fakultato kaj dirigento de la studenta orkestro.

Studada kurso daŭris ĝis 1879 ses jarojn, poste naŭ jarojn. La konservatorio havas ses fakultatojn; instrumenta, vokala, orkestra, ĥora, opera kaj teoria. Krome al studentoj oni instruas ĝeneralajn lernofakojn. Ĝis 1917 studado estis pagata.

La konservatorio lokiĝas en la konstruaĵo, kiu antaŭe estis privata palaceto. Tial ĝi estis kelkfoje rekonstruita por la muzikaj celoj. La 20-an de aprilo 1901 en ĝi oni inaŭguris la Grandan Halon, kiu ĝis nun estas plej taŭga muzikejo de la lando, kies unika akustiko mirigas ĉiujn muzikistojn kaj aŭskultantojn. Ekde tiam en ĝi funkcias la grandega orgeno, kiun faris en 1899 la granda franca majstro Aristide Cavaillé-Coll.

En 1958 sur ĝia sceno okazis la unua Internacia muzika konkurso nome de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, la granda rusa komponisto. Ekde 1940 la konservatorio portas lian nomon. En la halo samtempe povas enspaciĝi 1737 spektantoj. En 1954 ekstere de la konstruaĵo oni establis la monumenton omaĝe al Ĉajkovskij, kiun faris skulptistino Vera Muĥina.

Centra muziklernejo ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (kolegio) estas unu el la plej famaj kaj prestiĝaj instruejoj de Rusio en la fakoj: piano, kord-, blov- kaj frapinstrumentoj, muzikteorio.

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]