László Kovács (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kovács
László Kovács
László Kovács
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1956 (1956-09-18) (67-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigento • artodirektoro
vdr

László Kovács [lAslO kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács László estas hungara dirigento, altlerneja instruisto.

László Kovács[1] naskiĝis la 18-an de septembro 1956 en Nyíregyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kovács akiris 2 diplomojn pri dirigentado kaj tromponado en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1980. Li lernis plu en Moskva Ĉajkovskij Konservatorio kaj Bolŝoj-Teatro (1981-1983) de ru:Симонов, Юрий Иванович. Jam pli frue inter 1978 kaj 1984 li dirigentis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, same ekde 1978 en simfonia orkestro de Miskolc, kie li estis arta gvidanto inter 1984-2014, poste aliajn orkestrojn. Li havis dirigentan postenon en simfonia orkestro de Hungara Radio inter 1998-2008. Ĝenerale jare li dirigentas proksimume 75 koncertojn. Li ankaŭ instruis longe en la Muzikarta Altlernejo inter 1981-2007. Helpe de Kovács la Hungara Televizio produktis 4 operfilmojn. Li ricevis premiojn inter 1985-2017.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]