Ribelo de la Strelciuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Surikov, La mateno de la ekzekuto de la strelci, 1881.

La Ribelo de la Strelciuloj de 1698 (en rusa: Стрелецкий бунт 1698 года) esti ribelo de la reĝimentoj de strelci de Moskvo dum la foresto de Petro la Granda pro sia Granda Ambasado de 1698. Kvar el la reĝimentoj, estritaj de Fjodor Kolzakov, Ivan Ĉorni (Ĉamorsa), Afanasi Ĉubarov kaj Tiĥon Gundertmark (totale ĉirkaŭ 2 200 soldatoj), ribelis post translokigo en 1697 al Velikije Luki —anstataŭ al Moskvo—, en la nordokcidenta limo, post sia partopreno en la Kampanjoj de Azov de 1695-1696. La tialoj de la ribelo sugestite kutime de la historiistoj estis la akreco de la piedirado kaj de la malsatego (krom porti dorse la oficirojn pro manko de ĉevaloj), la malabunda salajro, la malproksimigo de la familioj kaj la promocio de eksterlandaj oficiroj al superaj rangoj.

Tamen, la ribelo ne nur estis okazigita de sociekonomiaj faktoroj, sed havis ankaŭ polítikan kuntekston: laŭ kelkaj registroj kaj dokumentoj, la strelci klopodis surtronigi Sofia Aleksejevna Romanova, fratino kaj duonfratino respektive, de Ivano la 5-a kaj Petro la Granda, kiu estis regento dum ilia minoritato.[1]

La insurekcio estis subpremita per la registara armeo estrita de Franz Lefort kaj Patrick Gordon. La rezulto de la ribelo daŭris ĝis 1707 kaj, kiel konsekvenco, estis torturitaj kaj ekzekutitaj pli ol mil personoj.​ Sofia, kiu jam estis partopreninta en la ribelo de 1682, kiu tiam estis definitive elpovigita kaj devigita enfermiĝi kiel monaĥino en la monaĥejo Novodeviĉi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Viktor Buganov, Московские восстания конца XVII века. Moskvo: Naŭka, 1969.