Ivan Fomin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Fomin
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1872 (1872-01-22)
en Orjol
Morto 12-an de junio 1936 (1936-06-12) (64-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo apopleksio
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Imperia Moskva Universitato • Higher Art School at the Imperial Academy of Arts
Familio
Infanoj Igor Ivanovich Fomin • Q97664475
Okupo
Okupo arkitekto • arkitekturhistoriisto
Verkoj Krasnije Vorota
Teatralnaja
vdr

Ivan Aleksandroviĉ FOMIN, ruse Иван Александрович Фомин; naskiĝis la 3-an de februaro 1872n.s. en Orjol urbo, Rusia Imperio; mortis la 12-an de junio 1936 en Moskvo) estas eminenta rusa arkitekto, kies senkompareblaj kreaĵoj beligas Moskvon - la ĉefurbon de Rusio kaj ceterajn urbojn de eksa Sovetunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fomin naskiĝis en familio de poŝta oficisto kaj ricevis klasikan edukon en gimnazio en Rigo, kiun li sukcese finis en 1890. Poste li studis matematikon en la Moskva Universitato. En 1894, li eniris la Rusian Akademion de Belartoj en Sankt Peterburgo, sed estis forpelita en 1896 pro kontraŭleĝa politika agado. Unu jaron lia studado daŭris en Francio. En 1898 Fomin ekloĝiĝis en Moskvo kaj pasigis la testojn por la licenco de entreprenisto. Li laboris por Lev Kekuŝev kaj Fjodor Schechtel, du plej elstaraj tiamaj rusaj arkitektoj.

Iom post iom Fomin akiris solidan reputacion, sed ne havis la licencon de arkitekto ankoraŭ. Li revenis al St.Peterburgo en 1905 kaj kompletigis la kurson de arkitekto, profesoro Leon Benois ĉe la Akademio de Belartoj. En 1909 li tie sukcese diplomiĝis gajninte unujaran studvojaĝon al Grekio, Egiptujo kaj Italio.

La Rusia enlanda milito ĉesigis tute novan konstruadon nure la malmultaj arkitekturaj taskoj koncentriĝis en monumenta propagando kaj urboplanado. Fomin administris sekurigi la prezidanton de Petrograda komisiono kaj dizajnis pejzaĝon de la Marskampo.

Fomin ekzercis la novan generacion de arkitektoj ĉe VĤUTEMAS (Rusa akronimo de Alta Arta kaj Teknika Studio aŭ Moskva Lernejo de Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo), samtempe li evoluigis sian propran koncepton de proleta klasikismo. Li asertis, ke universala arkitekturo devas prunti esencajn principojn de klasikismo, sed la detaloj de klasikismo ne estas gravaj. Kiel rezulto, la nova arkitektura ordo povas esti simpligata al lakona aro de bazelementoj, ne esti ligata per striktaj proporcioj.

En 1929 Fomin translokiĝis al Moskvo. En 1933, kiam ĉiuj Moskvo-arkitektoj estis iniciitaj al 20 Mossovet (Moskva Konsilio de Popolaj Deputitoj) atelieroj, Fomin estis nomumita por gvidi la Trian Desegnan atelieron. Tie li verkis siajn tri lastajn projektojn.

Lia edzino nomiĝis Aleksandra Nikolajevna (1874-1964). La geedzoj havis filon Igor (1904 - 1989), kiu famiĝis kiel elstara arkiteko kaj filinon Iraida (1906-1964), kies nomo estas konata en la mondo kiel lerta libra grafikistino.

Ivan Fomin mortis la 12-an de junio 1936 kaj estis sepultita en Novodeviĉje tombejo en Moskvo.

Kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]