Lomonosova Kresto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj batimetri/topografiaj trajtoj de la Arkta Oceano. La Lomonosova Kresto menciata anglalingve kiel Lomonosov Ridge vertikale inter centra kaj dekstra areoj.

La Lomonosova Kresto (ruse Хребет Ломоносова, dane Lomonosovryggen) estas malkutima subakva kresto de kontinenta terkrusto en la Arkta Oceano. Ĝi etendas 1800 km inter la Novaj Siberiaj Insuloj ĉe la centra parto de la oceano al la insulo Ellesmere de la Kanada Arkta Insularo.[1] La larĝo de la Lomonosova Kresto varias el 60 al 200 km. Ĝi staras je 3300 al 3700 super la 4200 m profunda marfundo. La minimuma profundo de la oceano ĉe la kresto estas malpli ol 400 m.[2] Deklivoj de la kresto estas relative krutaj, rompitaj de kanjonoj, kaj kovrita de tavoloj el silto.

La Lomonosova Kresto estis unuafoje malkovrita de soveta alt-latituda ekspedicio en 1948 kaj estas nomita laŭ Miĥail Lomonosov. Tiu nomo estis aprobita de la GEBCO Sub-komitato pri Submarj Trajtonomoj (SCUFN).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CBC News. Broken ship halts Russian expedition to claim Arctic seabed. 25a de Julio 2007. Alirita la 25an de Julio 2007.
  2. GEUS 2014, page 12
  3. IHO-IOC GEBCO Gazetteer (PDF). Internacia Hidrografia Organizo/Interregitsra Oceanografia Komisiono (Septembro 2007). Alirita 24a de Majo 2008.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]