Saltu al enhavo

Hartmut Bobzin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hartmut BOBZIN (naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1946 en Marburg) estas germana orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hartmut Bobzin studis inter 1966 kaj 1974 en Marburg evangelian teologion, religisciencojn, ŝemidologion kaj hindologion. Tie li en la 1974-a jaro doktoriĝis. Studentece li vivis ĉe "Collegium Philippinum" (de Heslanda Stipendiorganizo) kie li inter 1973 kaj 1975 lernigade helpis.[1] Ĝis 1976 li estis sciencrestade en Damasko por studi la araban lingvon. Poste li iris al la universitato de Nurenbergo kie li fariĝis en 1981 akademia konsilisto. Habilitiĝo sukcesis en 1986 pri ŝemidaj lingvoj. Por la ĉi-necesa faklaboraĵo Der Koran im Zeitalter der Reformation li estis eĉ premiita fare de la fakultato pri filozofio.

En 1992 li iĝis profesoro pri islamologio. De 2003 Bobzin ankaŭ orda membro estas ĉe Bavara Akademio de Sciencoj. Inter 2002 kaj 2006 li vicrektoris je la universitato de Erlangen-Nürnberg kaj respondecis pri internaciaj rilatoj. En 2007 li estiĝis senior fellow je Greifswald ĉe Alfried-Krupp-Wissenschaftskolleg.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Fokuso en liaj laboraro estas pri la esplorado de korano kaj la kultura akcepto/plievoluigo de islamo en Eŭropo. Li kunfondis la fakperiodaĵo "Zeitschrift für arabische Linguistik" kaj kuneldonistis Diskurse der Arabistik. Interesege por li estas la verkaro orientala de Friedrich Rückert, kiu inter 1826 kaj 1841 instruadis en Erlangen. La tie estiĝinta traduko korana, kiu famis pro sia poezia belo, estis nove eldonita de Bobzin en la jaro 1995-a. De 2000 ĝis 2010 Bobzin laboris pri propra tute nova traduko de Korano (kun komento; publikigo den 2010). Antaŭlaboro por tio estas KoranLeseBuch kiu aperis en 2005.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • eldonistece: Tausendundeins alt-arabische Sprichwörter. Harrassowitz, Wiesbaden 1988, ISBN 3-447-02812-2.
  • Der Koran im Zeitalter der Reformation. Studien zur Frühgeschichte der Arabistik und Islamkunde in Europa. Beirut/Stuttgart 1995, ISBN 3-89913-040-5 (=Beiruter Texte und Studien, 42). Represo Bejruto/Würzburg 2008.
  • Der Koran. Eine Einführung. C. H. Beck, München 1999, ISBN 3-406-43309-X. Nova eldono, 2015 ISBN 978-3-406-66458-8.
  • Mohammed. C. H. Beck, München 2000, ISBN 3-406-44744-9. Zuletzt: Kvara eldono, 2011 ISBN 978-3-406-44744-0.
  • als Herausgeber: Der Koran in der Übersetzung von Friedrich Rückert. Würzburg 1995, ISBN 3-928034-35-9. Zuletzt: 4. Auflage 2001
  • KoranLeseBuch. Wichtige Texte neu übersetzt und kommentiert. Herder, Freiburg 2005, ISBN 3-451-05203-2. (=HERDER-spektrum, 5203). Neuauflage: Koran Lesebuch. Die schönsten Texte des Korans neu übersetzt und kommentiert. Herder, Freiburg 2008.
  • Der Koran. Aus dem Arabischen neu übertragen, helpis Katharina Bobzin. C. H. Beck, München 2010, ISBN 978-3-406-58044-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaus-Dieter Stephan: "Die Stipendiatenanstalt von 1946 bis 1976". Ĉe: Walter Heinemeyer (eld.): Studium und Stipendium. Untersuchungen zur Geschichte des hessischen Stipendiatenwesens. Der Philipps-Universität Marburg und ihrer Stipendiatenanstalt zum 450jährigen Bestehen (=Veröffentlichungen der historischen Kommission für Hessen, 37). Marburg 1977, ISBN 3-7708-0577-1, p. 274.