Popoldomo Stern (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flankaj ejoj ĉe Kasseler-strato malkonstruitis en aŭgusto 2019
La sama vido en oktobro 2019: la antaŭa ejo ne plu ekzistas, la salonega tegmento novigitis kaj la fasado sekurigita estas

La iama Popoldomo Stern (germane: Volkshaus Stern) estas monumenprotektota eventejo en Eisenach, Germanujo, ĉe Kasseler Straße 1 en okcidenta urboparto. Samloke estis ĝis Reformacio la Katerina monaĥinejo cistercia.

Historio[redakti | redakti fonton]

La festosalonego antaŭ restaŭradlaborkomenciĝo

Stern -gastejo surloka havis sian unuan mencion en 1802. Popoldomo starigitis en 1906 ĉe la kruciĝo Kasseler Straße kaj Ehrensteig (pado kun praktike tuja kaj rekta aliro al Wartburg). Ĝin oni dekoraciis per elementoj de Secesio kaj la pentraĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝis la fino de la 1980-aj jaroj funkciis tie gastejo kaj okazigejo, i.a. por la gajaj Kommersch-vesperoj de Eisenacher Sommergewinn. Ekposedantis en 1990 Treuhandanstalt kiu ludonis la tuton dum 1991 kaj 1994 al meblovendisto. Memkompreneble tio ne tro bonis por la arĥitektura substanco. Poste akiris ĝin diskoteka posedanto kaj la lasta funkcio estis koncerteje.[1]

La kadukecego de la ensemblo pli kaj pli ĝenis: en 2016 la urbo Eisenach profitis de antaŭaĉetrajto havigante la tuton al si. En somero 2019 ekis paŝoj por sekurigi almenaŭ la festosalonegon dume la neprotektataj eroj en la direkto de Kasseler-strato forigitis en aŭgusto 2019. Akompanis tiajn agojn (kiam ankaŭ la tegmento novigitis) gravaj kaj nepraj arĥeologiaj esploroj priklostraj.[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katja Schmidtberger: "Alter Stern soll neu genutzt werden", TLZ
  2. Jensen Zlotowitz: "Neue Zukunft für alten Stern-Saal", Thüringer Allgemeine/Eisenacher Allgemeine, 5.7.2019
50.9761710.315412