Muzeo Urba kastelo (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Urba kastelo

kastelo • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 30″ N, 10° 19′ 12″ O (mapo)50.97510.32Koordinatoj: 50° 58′ 30″ N, 10° 19′ 12″ O (mapo)
Muzeo Urba kastelo (Eisenach) (Turingio)
Muzeo Urba kastelo (Eisenach) (Turingio)
DEC
Muzeo Urba kastelo (Eisenach)
Muzeo Urba kastelo (Eisenach)
Situo de Muzeo Urba kastelo (Eisenach)
Muzeo Urba kastelo (Germanio)
Muzeo Urba kastelo (Germanio)
DEC
Muzeo Urba kastelo
Muzeo Urba kastelo
Situo de Muzeo Urba kastelo
Map
vdr

La Muzeo Urba kastelo (germane Museum Stadtschloß) troviĝas en Eisenach, Markt nr 24. Ĝi apartenas al la muzearo Thüringer Museum Eisenach; en la konstruaĵo estas ankaŭ porturisma informagentejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kastelo de la duko Ernst August la 1-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach konstruitis inter 1741 kaj 1755 laŭ la planoj de Gottfried Heinrich Krohne. Pro la deziro de la princo ses burĝaj domoj surloke devis esti ali- respektive enkonstruitaj, kio eksplikas la relative modestan altecon de la etaĝoj en la iama stuke ornamita ĉefa konstruaĵo.

La fortimpresa festosalonego (nomita: Rokoka halo) kun alegoria plafonpentraĵo kaj portretoj de la duka dinastio faritis en la norda alo. En la okcidenta alo troviĝas ekde 1931 muzeo pri historioj arta kaj kultura: Kiel elmontrejo servas la eksa ĉevalejo. Ampleksaj restaŭradlaboroj komenciĝis en la jaro 1990-a.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Inter la transregione gravantaj fokusoj de la muzeo nombriĝas la malnovturingiaj porcelanaĵoj kaj fajencoj kiel ankaŭ vitraĵkolekto el la antikveco ĝis hodiaŭ. Krome vidindas la bunta gamo de objektoj el la burĝa kulturo kaj popola arto inkluzive de turingiaj kostumoj tradiciaj.

Altvaloraĵojn - ne nur por la farmacihistoriistoj - havas ankaŭ la rekonstruita Schwan-apoteko el Berka (Werra) el la 17-a jarcento.

La kolekto pri pentraĵoj kaj grafikaĵoj pligrandiĝis en 1927 per la Fondaĵo Curt Elschner. Ĝin konsistigas ĉefe germanaj verkoj el la 19-a jarcento (skoloj de München kaj Düsseldorf). La turingian pejzaĝpentradon reprezentas i.a. verkoj de Friedrich Preller la Maljuna, Carl Hummel, Karl Buchholz, Albert Brendel kaj Ludwig von Gleichen-Rußwurm. Eine umfangreiche Sam. Nuntempaj aristoj daŭre plietendigis la kolektojn.

En la supraj etaĵoj troviĝas la kabineto de porcenlanaĵoj, la portretogalerio kaj salonoj pri la kortega kaj burĝa kulturhistorioj (18-a kaj 19-a jarcentoj). Ankaŭ vizitinda Urba galerio estas enkorpigita en la muzeon. La riĉega kolekto pri armiloj el la Wartburg (burgo), ŝtelite fare de Sovetunio post la Dua mondmilito, ĝis hodiaŭ ne redonitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la muzeo sur la urba retpaĝaro