Christian Franz Paullini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Franz Paullini
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1643 (1643-02-25)
en Eisenach
Morto 10-an de junio 1712 (1712-06-10) (69-jaraĝa)
en Eisenach
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo entomologo • kuracisto • teologo • universala kleruloverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Franz PAULLINI (naskiĝinta la 25-an de februaro 1643 en Eisenach, mortinta la 10-an de junio 1712 samloke) estis germana kuracisto kaj teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita en familio de komercistoj kaj akademiuloj: liaj gepatroj volis ke li iĝu pastoro kaj lia komenca eduko estis dezajnita pri tiu celo. Sed li estis altirita al medicina arto kaj studis kaj teologion kaj medicinon. Post lerneja finfrekvento en Coburg li studis teologion kaj medicinon en Gdańsk, Kenigsbergo, Rostock, Lubeko, Kiel kaj Kopenhago, fariĝis Magister Artium en Wittenberg kaj ricevis sian finan diplomiĝon en Leiden. Dume li plenumis studrestadojn kaj kursojn en Kembriĝo, Oksfordo, Svedio, Norvegio kaj Islando. Li estis la Münster episkopa kuracisto kaj poste de la Duko de Brunsvigo en Wolfenbüttel.

Li venis reen en Eisenach por la jaroj inter 1685 kaj 1689 kie li nomumitis Duka urba ĉefkuracisto.

Li estis multflanke aktiva historiisto, korespondis kun Leibniz kaj konis la germanan jezuitakademiulon Athanasius Kircher. Li estis membro de multaj kleraj socioj kiel ekzemple de Fruktodona Societo, Pegnesischer Blumenorden kaj de Leopoldina. Li skribis 68 librojn de kiuj pluraj eldonoj estis presitaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dreck-Apotheke, fama verko de Paullini

Li faris ampleksan referencaron frekventinte kaj maljunegajn kaj modernajn medicinajn aŭtoritatulojn kaj popolmedicinulojn (maristoj, farmistoj, pleboj). Liaj verkoj reflektis profundan lernadon bazitan sur la teorio pri la kvar temperamentoj kaj la rezulto de longeca procezo de kompilado de la datenoj akiritaj dum longjara observado. Inter la plej gravaj verkoj estis unu pri la uzo de homaj ekskrementoj por sanigado (Heilsame Dreck-Apotheke: wie nemlich mit Koth und Urin die meisten Krankheiten und Schäden glucklich geheilet worden).

Li skribis disertaĵon (Flagelo salutis) sur la avantaĝo de la vipo por salubra celo en diversaj malsanoj kaj manlibro sur la terapiaj trajtoj de la bufo (Bufo juxta methodum et leges illustris Academiae Naturae curiosorum breviter descriptus).

Kiel botanikisto, li donis sian nomon al Paullinia cupana konata kiel guarana. Kiel zoologo, li priskribis la krakenon en 1706 post Francesco Negri en Animalia fabulosa.

Notiĝendas lia engaĝiĝo pri religia libereco ankaŭ. Laŭ la sama maniero, Paullini fortigis subtenon por virineduko publikigante siajn verkojn en favoro de kleraj germanaj sinjorinoj en 1705 kaj en 1712. En lia libro li listigis alfabete ĉiujn klerajn germanajn virinojn konatajn al li.

Lia malbona reputacio venis 130 jarojn post lia morto de falsaj historiografioj kiel: Rerum et antiquitatum Germanicarum Syntagma, Chronicon Mindense, Chronicon Hüxariense, Carmen de Brunsburgo kaj Annales Corbeienses.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christian Franz Paullini en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]