Themar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Themar
Blazono
Themar in HBN.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°30′15″N 10°36′57″O  /  50.50417°N, 10.61583°O / 50.50417; 10.61583 (Themar)Koordinatoj: 50°30′15″N 10°36′57″O  /  50.50417°N, 10.61583°O / 50.50417; 10.61583 (Themar)
Alto super la marnivelo 330 m
Areo 20,19 km²
Loĝantaro 2878 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036873
Poŝtkodo 98660
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069051
Komunumestro Hubert Böse
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 1
Oficiala retejo http://www.themar.de
v  d  r
Information icon.svg

Themar estas urbeto en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 2 878 loĝantojn. Themar situas borde de la rivero Werra.

La urbo estas la administra centro de komunumaro, germane nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein, sed mem ne apartenas al ties teritorio. Membras la komunumoj (inter krampoj la respektiva nombro de loĝantoj fine de decembro 2015):

  1. Ahlstädt (132)
  2. Beinerstadt (338)
  3. Bischofrod (174)
  4. Dingsleben (244)
  5. Ehrenberg (183)
  6. Eichenberg (171)
  7. Grimmelshausen (185)
  8. Grub (156)
  9. Henfstädt (376)
  10. Kloster Veßra (303)
  11. Lengfeld (436)
  12. Marisfeld (450)
  13. Oberstadt (353)
  14. Reurieth (834)
  15. Schmeheim (289) kaj
  16. St. Bernhard (257).

Historio[redakti | redakti fonton]

La eturbo situas pejzaĝe tre bela ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Werra dividante ĉi tie la malkomenciĝantan Turingian Arbaron disde la montetoj de komenciĝanta Frankonio. Unua mencio estis en donacdokumento al la monakejo de Fulda inter 776 kaj 796 sub la nomo Tagamari. La unua mencio kiel urbo estis en 1319. Kiel multaj aliaj lokoj estis ankaŭ Themar je la komenco posedaĵo hennebergia antaŭ ol venis la urbo en 1550 al Saksio-Altenburg. En 1826 ĝi apartenis al la duklando Saksio-Meiningen, ekde 1920 al Turingio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Promenante tra la urbeto oni rimarkas la bone konserviĝintan Urbomuron kun sep turoj, kio kromnomis Themar urbo de la sep turoj (la ĉirkaŭfortikaĵo datumas de 1457). Imponas ankaŭ la rektangula Bazarplaco - ŝajne iomete tro granda por urbeto - kun bela fontano. Tie ĉi staras ankaŭ la en 1711 konstruita fortimpresa Urbodomo. Vera juvelaĵo estas la Administradejo/urbodomo (Amtshaus), trabfakaĵo konstruita en 1665 gastiganta nun la porturistan informagentejon.

Kulturhistorie plej gravas la malfrugotika Kirko Sankta Bartolomeo kun altvaloraj altaroj (ekz. la de la bamberga lignoskulptisto Hans Nußbaum en 1510 farita Mario-altaro). Bartolomeo estis ankaŭ la patrono de la tukfarista kaj tanista urbo Themar. Rajtojn ĉiuj necesis donis al la tukfaristoj grafo Vilhelmo. Aliaj metioj florantaj estis bierfarado, mueliado, meblofarado, farbfarado. En la jaroj 1668 ĝis 1688 laboris tie ĉi la pli maljuna onklo de Johann Sebastian Bach, Georg Christoph Bach kiel orgenisto kaj kantoro. Krome li ankaŭ estis instruisto memkompreneble. La Bach-loĝdomo restis dum la jarcentoj netuŝita portante memortabulojn. Tamen la orgeno enpreĝeja ne plu originalas; la hodiaŭan instrumenton faris en 1851 la orgenfirmao Holland el Schmiedefeld.

Alia konata persono surloka estis Johann Adolf Schultes, urbestro inter 1770-1803 kaj grava regiona historiisto. Ankaŭ Heinrich Mylius, inventisto de la biciklo piedkranka, poeto patrujema kaj revoluciulo de 1848 loĝis tie ĉi.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Pli kaj pli gravas por Themar la biciklado-turismo danke al multe da ciklistoj veturiĝantaj ekz. sur la Werratal-cikladvojo disde Siegmundsburg kaj Masserberg-Fehrenbach al Hannoversch Münden. Por klasikaj migrantoj rekomendatas grimpado sur la 552 metrojn alta Feldstein kronita per la legenda 12 metrojn alta Teufelsstein, impona bazaltroko. Jam en la 19-a jarcento ĝi estis monumentprotektita. Alia natura vidindaĵo estas Eingefallener Berg, kalkrokaĵo granda kiu parte glitis en la direkto de la rivero Werra. Ĝi bone videblas ankaŭ disde la kontraŭa vilaĝo Veßra. Alia kreskanta sporto estas la boatado. En Henfstädt je foreco de nur 3 km eblas lupreni kanuojn kaj kajakojn por esplori la plej belajn pejzaĝerojn de la Werra-valo inter Eisfeld kaj Meiningen.