Preĝejo Sankta Bartolomeo (Themar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo interna

Preĝejo Sankta Bartolomeo (germane: Stadtkirche St. Bartholomäus) estas la ĉefa kirko en Themar, Germanujo. Temas pri unu el la plej belaj kirko je Werra-valo kiu rezistis ĉiujn ŝtormojn historiajn.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La kirko post la ĉirkaŭfortikaĵo

Samloke estis ĝis la jaro 1100 antaŭula kirko en romanika stilo, la t.n. Malsupra kirko (dume la Supra kirko estas la Johano-preĝejo. De ĝi ankoraŭ konserviĝis kelkaj restoj en la sakristio kaj aĵoj en la du malsupraj etaĝoj de la kirkoturo. Permeso je novkonstruado venis en la 14.5.1484 fare de lia papa moŝto Siksto la 4-a post perado de grafino Margareto de Hennebergio. En la 3.5. 1488 premonstrato el Veßra kaj paroĥestro de Themar, Antonius König, metis la fundamentan ŝtonon por la nuna kirko. Finkonstruiĝo estis en 1502, de bela malfrugotika hala kirko kun impona altarejo.

Sub la tura spajro estas la iama turgvatista loĝejo triĉambra kun originala vartransporta vinĉo. Menciindas ankaŭ diversaj lignoskulptaĵoj kaj artaĵoj: ekz. reliefoj (barbulo-kapoj), skulptaĵoj ĉe Mario-altaro de Hans Nußbaum, pilgrimaj kestoj aŭ la unika apostola kesto (nazoaltaro) de ĉ. 1500 kiu staras apud la ambono sudeoste. Liaj kun atributoj ekipitaj apostoloj havas tre grandajn (gajigajn) nazojn. Dum marodo de kroatoj en 1634 dum la Tridekjara milito la kirko mire ne tuŝitis. En 1851 estis novkonstruo de la orgeno fare de Michel kaj Wilhelm Holland. En 1972 estis la fino de sukcesa laboro reestigi la originalan internon.

Inter 1668 kaj 1684 Georg Christoph Bach, onklo de Johann Sebastian Bach estis kaj orgenisto/kantoro kirka kaj instruisto ĉe la latinlernejo. Li vokitis en 1684 al Schweinfurt kie li iĝis prapatro de la ŝvajnfurtaj Bach-oj. La kirko estas fortimpresa atestilo de mezepoka kulturo kaj dignega loko de di-servo kiu servis siajn trezorojn de pieco kaj edifo tra jarcentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]