Hennebergio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La henneberga graflando en 1350

Hennebergio (germane: Henneberger Land) estas malnova ekde 1310 princita grafujo, kiu situis en la iamaj frankoniaj distriktoj inter Würzburg, Fulda, Turingio kaj Hesio.

La historia graflando Henneberg ekzistis ekde la 11-a jarcento ĝis 1583 (formale ĝis 1806) kiel teritorio de la Sankta Romia Imperio en la Frankonia imperia cirklo. Ĝin posedis la grafoj de Henneberg kies dinastio estingiĝis en 1583. La dukoj de Saksio de la dinastio Wettin ekposedis kune ties posedaĵojn ĝis dissplitiĝo en 1660. Tiam parto ceditis al Hesio-Kaselo. La alian parton oni finfine donis al Prusio en la jaro 1815. La malnova burgo de la grafoj de Henneberg detruitis dum la kamparana ribelo de 1525 - ĝiaj restaĵoj videblas apud la vilaĝo Henneberg (Maßfeld).

En Kloster Veßra troviĝas muzeo hennebergia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1838, p. 371, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]